Ferdinand William Breth

brita-usona esperantisto

Ferdinand William BRETH (naskiĝis la 8-an de aprilo 1886 en Potěhy, Ĉeĥio, mortis la 8-an de januaro 1957 en Novjorko) estis esperantisto kaj kemiisto de la petrolindustrio.

Ferdinand William Breth
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aprilo 1886 (1886-04-08)
en Potěhy
Morto 8-an de januaro 1957 (1957-01-08) (70-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj anglaĉeĥaEsperanto
Okupo
Okupo esperantistokemiisto
vdr

Breth naskiĝis en la ĉeĥa vilaĝo Potěhy kaj edukiĝis en Eŭropo. Li laboris en la petrolindustrio en Aŭstrio kaj Rumanio, post kio transloĝiĝis al Meksiko. En 1915 li ekloĝis en Usono por labori en la kompanio Sonnenborn. Baldaŭ li aliĝis al la Brita Armeo kaj servis en la Proksima Oriento. Post la unua mondmilito revenis al Sonnenborn por kiu li establis sciencajn esplorejojn en Nov-Ĵerzejo kaj Pensilvanio.

Kiel esperantisto Breth estis aktiva movadano, multjara membro de Esperanto-Asocio de Norda Ameriko kaj ĝia reprezentanto en Universalaj Kongresoj[1].

Referencoj redakti

  1. D-ro F. W. Breth mortis, Amerika Esperantisto, n-ro 71, 1/2 (1957), p. 24.