Ferenc Berencz
Ferenc Berencz [berenc], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Berencz Ferenc estis hungara fizikisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.
Ferenc Berencz | |
---|---|
Persona informo | |
Ferenc Berencz[1] naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1917 en Kisvaszar, li mortis la 21-an de novembro 1978 en Szeged.
Biografio
redaktiFerenc Berencz maturiĝis en Bonyhád en 1937, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Miklós Horthy en 1942. Post la diplomo li instruis en mezlernejo en Szeged ĝis 1950, tamen interrompe li estis soldato, respektive militkaptito (1942-1945). Li estis lektoro en la universitata instituto (1950–1960), poste docento (1961–1978). Intertempe li kandidatiĝis en 1956 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, li doktoriĝis en la universitato en 1960. Li okupiĝis pri teoria fiziko, kvantuma kemio kaj elektrona korelacio. Li edziĝis en 1946, en la sekva jaro geĝemeloj naskiĝis.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Négygyűrűs kondenzált aromás vegyületek diamágneses anizotrópiája. (kunaŭtoro, 1952, ankaŭ angle)
- A hidrogénmolekula alapállapotának számításai variációs módszerrel. (disertaĵo, 1955)
- A hidrogénmolekula alapállapotának számításai variációs eljárással. (1957, ankaŭ angle)
- S2 sajátfüggvények szerkesztése spinoperátoros módszerrel. (disertaĵo, 1958)
- A spinoperátoros módszer és alkalmazásai. (disertaĵo, 1963)
- Molekulafizika. (studenta lernolibro, 1976)
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/results/-/results/3c7cc1bc-6010-45fa-a80f-8355830f17df/solr#/displayResult hungarlingva datenaro de muzeo