Ferenc Gegesy [ferenc gegeŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gegesy Ferenc estas hungara matematikisto, ekonomikisto, politikisto, parlamentano, distrikta urbestro.

Ferenc Gegesy
Ferenc Gegesy
Ferenc Gegesy
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1950 (1950-02-11) (74-jaraĝa)
en Sighișoara
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistoekonomikisto • matematikisto
vdr

Ferenc Gegesy[1] naskiĝis la 11-an de februaro 1950 en Sighișoara (Rumanio).

Biografio redakti

Ferenc Gegesy apartenis al la hungara minoritato en Rumanio, sed en 1960 li translokiĝis al Hungario. En 1969 li maturiĝis en Budapeŝto, poste li faris la dujaran soldatservon. Li akiris matematikistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1975, poste li eklaboris en signifa ŝtata oficejo. Inter 1977 kaj 1982 li plulernis vespere en Ekonomia Universitato Károly Marx, fine li doktoriĝis en 1983. Dum la fina periodo de la socialismo li komencis politikadi kun la opozicio (komprenu: malkomunistoj). Ekde 1990 li plurfoje estis elektita urbestro de Ferencváros (distrikto), en 2006 ankaŭ parlamenta deputito. En 2008 li abdikis pri la parlamenta mandato kaj post 2 jaroj li jam ne estis elektita urbestro. Li ricevis premion en 2003. Li havis edzinon, kiu naskis kvarfoje, baldaŭ li eksedziĝis kaj denove edziĝis.

Lia libro redakti

  • Rend és rendszer. Húsz év a polgármesteri székben (memuaro pri la urbestra periodo, 2016)

Fontoj redakti

Referencoj redakti