Ferenc Gordon, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gordon Ferenc estis hungara politikisto, ministro, diplomato, parlamentano. Lia origina nomo estis Neuhaus Ferenc ĝis 1945.

Ferenc Gordon [1] Arkivigite je 2015-02-03 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 12-an de februaro 1893 en Budapeŝto. Li mortis la 18-an de aŭgusto 1971 en Bonaero.

Biografio redakti

Ferenc Gordon frekventis komercan akademion en sia naskiĝurbo, poste li plulernis en Hamburgo. Li eklaboris en banko, post jaroj li ofte kontribuis en ekonomiaj revuoj. En 1934 li aliĝis al Etbienula Partio, sed li havis bonajn kontaktojn kun la socialdemokratoj. En la jaroj 1945 kaj 1946 li estis parlamentano, samtempe ministro pri financo, poste diplomato en Berno. En 1947 li forlasis la landon kaj laboris plu en Argentino.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A társadalmi kérdés. A gazdasági dogmák bírálata (1920)
  • Az Északamerikai Egyesült Államok (Usono), (1943) - ekonomia kaj socia studoj

Fontoj redakti