Ferenc Györgyei [djordjei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Györgyei Ferenc estis hungara luktisto, olimpiano, trejnisto, ŝoforo.

Ferenc Györgyei
Ferenc Györgyei
Ferenc Györgyei
Persona informo
Naskiĝo 29-an de novembro 1900 (1900-11-29)
en Újpest
Morto 26-an de aŭgusto 1970 (1970-08-26) (69-jaraĝa)
en Dorog
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo amatora luktisto • sporta trejnisto
vdr

Ferenc Györgyei[1] naskiĝis la 29-an de novembro 1900 en Újpest, li mortis la 26-an de aŭgusto 1970 en Dorog.

Biografio redakti

Ferenc Györgyei estis luktisto en sia naskiĝurbo, kie li pasigis la plej grandan parton de sia kariero. En 1924 li estis la dua en la hungara ĉampionumo, en la sama jaro li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1924 sen medalo. En 1926 li gajnis nacian ĉampionecan titolon. En la fruaj 1930-aj jaroj li moviĝis al Dorog, kie li estis luktisto, iom poste li iĝis klubestro, ankaŭ la trejnisto. Post la 2-a mondmilito li laboris kiel ambulancista ŝoforo en la loka hospitalo ĝis la pensiuliĝo. Lia edzino naskis filon.

Elektitaj disĉiploj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti