Ferenc Herzog
Ferenc Herzog [hercog], laŭ hungarlingve kutima nomordo Herzog Ferenc, estis hungara kuracisto pri internaj malsanoj, fiziologo, patologo, internisto, kardiologo, neŭrologo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1941). Lia pli maljuna frato estis József Herzog (historiisto).
Ferenc Herzog | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de februaro 1879 en Budapeŝto |
Morto | 7-an de januaro 1952 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 34/3-1-26 ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - medicino (–1902) ![]() |
Familio | |
Frat(in)o | József Herzog ![]() |
Okupo | |
Okupo | kuracisto internisto kardiologo ![]() |
Ferenc Herzog [1] naskiĝis la 13-an de februaro 1879 en Budapeŝto. Li mortis la 7-an de januaro 1952 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiFerenc Herzog frekventis universitaton en Budapeŝto. Li komencis sian kuracistan karieron en 1902 en anatomia instituto. Baldaŭe li instruis en universitatoj de Budapeŝto kaj Pozsony. Li okupiĝis precipe pri muskoloj, sangopremoj, sed estis li la unua en Hungario, kiu la unua uzis elektrokardiogramon. Liaj rezultoj en la esplorado aperis regule en kuracistaj periodaĵoj. Pro politikaĵo MTA en 1949 forviŝis lin el listo de akademianoj.
Ĉefverko
redakti- A belorvostan tankönyve (Lernolibro pri la interna medicino), (1929)