Ferenc Horváth (instruisto)
Ferenc Horváth [horvAt], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Horváth Ferenc, estas hungara instruisto, poeto.
Ferenc Horváth (instruisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de februaro 1948 (76-jaraĝa) en Újpest |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Károly Eszterházy (–1975) |
Okupo | |
Okupo | poeto instruisto |
Ferenc Horváth (instruisto)[1] naskiĝis la 28-an de februaro 1948 en urbo Újpest (nun distrikto de Budapeŝto).
Biografio
redaktiFerenc Horváth (instruisto) jam en sia aĝo 13 poemadis. Li akiris pedagogian diplomon en Pedagogia Altlernejo Ho Chi Minh en 1975, sed jam inter 1970-1982 li instruis en bazlernejoj de Érsekvadkert, Hont, Drégelypalánk, Ipolyvece, Patak, Nógrádsáp kaj Budapeŝto. Inter 1982-1985 li laboris en ŝtata librodistribua firmao, poste li translokiĝis al Veresegyház, kie li denove instruis ĝis la pensiuliĝo. En 1994 li akiris licencon pri ŝakinstruado, poste li instruis ankaŭ ŝakon 2 jardekojn. Li studis multe poezion de László Lator, krom la poemoj li ankaŭ tradukis. Lia edzino naskis 2 filojn en 1971 kaj 1976.
Liaj poemlibroj
redakti- A képzelmész iramatai (1995)
- A maradék idő (2000)
- Hintalovon, táltoson (2012)
- Egy galoppfutam konzerválása. (elektitaj poemoj, 2013)
- Helyettük írtam. Költői paródiák, stílusjátékok (precipe parodioj, 2015)
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM119232 hungarlingva datenaro de muzeo