Ferenc Hubert, laŭ hungarlingve kutima nomordo Hubert Ferenc estis hungara pastro, kanoniko, abato, teologo, profesoro.

Ferenc Hubert
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1743 (1743-02-01)
en Bratislavo
Morto 22-an de junio 1800 (1800-06-22) (57-jaraĝa)
en Bratislavo
Okupo
Okupo teologo
vdr

Ferenc Hubert [1] naskiĝis la 1-an de februaro 1743 en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 22-an de junio 1800 en Pozsony.

Biografio redakti

Ferenc Hubert lernis filozofion (komprenu sciencojn) en Reĝa Universitato de Nagyszombat, poste teologion en la jaroj 1765 kaj 1766 en Vieno. Li pastriĝis, poste li estis vicprefekto en 1769 en katolika altlernejo pri hungaroj en Vieno. En 1773 li ekinstruis en la menciita universitato, kiun li sekvis al Pest-Buda (komprenu Budapeŝto). Li estis dekano en la studjaro 1775, rektoro en 1781. Li estis nomumita kanoniko en Pozsony en 1783, same en 1796 en Esztergom, fine en 1791 abato. Li estis pripastra lernejestro ekde 1799.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Theologiae dogmaticae in systema, quod apud regiam universitatem Budensem. ac universim omnes per i. reg. Hungariae... (1783)

Fontoj redakti