Ferenc Kiris [kiriŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiris Ferenc estis hungara pastro, monaĥo, profesoro, instruisto.

Ferenc Kiris [1] naskiĝis la 22-an de junio 1659 en Hungara reĝlando en Doborgaz (nuntempa Dobrohošť (distrikto Dunajská Streda) en Slovakio). Li mortis la 9-an de aprilo 1736 en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio).

Biografio redakti

Ferenc Kiris aliĝis al la jezuitoj en 1677. Li akiris diplomojn pri filozofio (komprenu sciencoj) kaj teologio. Post siaj studoj li instruis en gimnazio en Nagyszombat. Li ofte estis persekutata fare de liberecbatalantoj de Emeriko Thököly, eĉ li estis en malliberejo. Post jaroj li estis lernejestro en jezuita kolegio en Trencsén. Li estis rektoro en Jezuita Universitato de Nagyszombat inter 1722/23–1725/26 [2]. Li havis la titolon "papa sidanto".

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Somnium Xaverii, Honori Rever. Nobil. ac. Erudit. DD. Neo-Baccalaureorum, cum in Alma Archiepiscopali Universitate Tyrnaviensi prima Philosophiae laurea insignirentur… (1688)
  • Petitio Francisci Kiris, coll. soc. Jesu Tyrnaviae rectoris, ad Carolum III. c. et r., contra nonnullos acatholicos calumniatores [3][rompita ligilo]

Fontoj redakti