Ferenc Lengyel
Ferenc Lengyel [lendjel], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lengyel Ferenc estas hungara aktoro, voĉoaktoro, reĝisoro.
Ferenc Lengyel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de oktobro 1961 (62-jaraĝa) en Szombathely |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | aktoro • reĝisoro |
Ferenc Lengyel [1] naskiĝis la 15-an de oktobro 1961 en Szombathely.
Biografio redakti
Ferenc Lengyel akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1986. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Csiky Gergely (Kaposvár). En la jaroj 1988 kaj 1989 li apartenis al Teatro Jókai (Békéscsaba). Liaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Teatro Radnóti (1989–1992)
- Teatro Katona József (1992–).
Li ricevis 2 premiojn.
Elektitaj teatraj roloj redakti
- William Shakespeare:
- Makbeto - malgranda rolo
- Hamleto - Horatio
- Somermeznokta sonĝo - malgranda rolo
Elektitaj kinaj filmaj roloj redakti
- Békestratégia (1985) - turisto
- Pisztácia (1997)
- Sorstalanság (2005) - instruito
Elektitaj televiziaj filmaj roloj redakti
- Az öt zsaru (1998)
- Fapad (2014)
Dubladaj roloj redakti
- en kelkaj eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Robert Beltran, James Marsters kaj aliaj [2]