Ferenc Nyáry [njAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nyáry Ferenc estis hungara kemiisto, instruisto, akademia instruisto, inventisto. Lia familia nomo ofte aperis en formo Nyári, lia nobela antaŭnomo estis nyáregyházi [njAredjhAzi].

Ferenc Nyáry
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1837 (1837-07-01)
Morto 14-an de septembro 1891 (1891-09-14) (54-jaraĝa)
Okupo
Okupo kemiisto
vdr

Ferenc Nyáry [1] naskiĝis la 1-an de julio 1837 en Nagykőrös, li mortis la 14-an de septembro 1891 en Hungara reĝlando en Nagybecskerek (nuntempa Zrenjanin en Serbio).

Biografio redakti

Ferenc Nyáry akiris farmacian diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1866. Inter 1868-1869 li instruis en ekonomia instituto en Debrecen. En 1869 li akiris ankaŭ kemian-pedagogian diplomon, poste li estis asistanto en Akademio de Selmec apud István Schenek kaj Ottó Schwartz. Tie li konatiĝis pri la akumulatoroj de István Schenek. Ekde 1876 li instruis en piarista gimnazio de Nagybecskerek, kie li ankaŭ okupiĝis jam sola pri la akumulatoroj. En 1887 li prezentis sian novan akumulatoron kun patento.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Minőleges elemző vegytan kezdők számára (1872)
  • Szőllő és pincze. Az okszerű szőllőmívelés és borkezelés kézikönyve. Különböző szakművek felhasználása mellett, saját tapasztalatai nyomán. (1876)
  • A dohánytermelés kézikönyve a magyar gazdaközönség számára (1881)
  • A gazdasági és haszonnövények termelése, különös tekintettel magról való tenyésztésükre (1890)

Fontoj redakti