Ferenc Rajniss

Ferenc Rajniss [rajniŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rajniss Ferenc estis hungara ĵurnalisto, redaktoro, politikisto, ministro, parlamentano.

Ferenc Rajniss
Arrow Cross Party.jpg
Persona informo
Naskiĝo 24-an de julio 1893 (1893-07-24)
en Bardejov
Morto 12-an de marto 1946 (1946-03-12) (52-jara)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Londono
Okupo
Okupo ĵurnalistoekonomikistopolitikisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ferenc Rajniss [1] naskiĝis la 24-an de julio 1893 en Hungara reĝlando en Bártfa (nuntempa Bardejov en Slovakio). Li mortis la 12-an de marto 1946 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Ferenc Rajniss komence iĝis instruisto por hungaroj en Bukareŝto. Komence de la 1-a mondmilito li soldatiĝis, en 1915 li falis en militkaptito. En 1922 li estis ŝanĝita por komunistaj politikistoj. En 1926 li plulernis en Novjorko, poste en Londono. En 1931 li doktoriĝis en Budapeŝto. En 1935 kaj post 4 jaroj li estis elektita parlamenta deputito. Li redaktis diversajn gazetojn. En la jaroj 1944 kaj 1945 li estis ministro pri religio kaj eduko. Post la 2-a mondmilito li estis kondamnita je morto.

Elektitaj publikaĵojRedakti

  • Szálasi minisztere voltam (Mi estis ministro de Szálasi)

FontojRedakti