Ferenc Soós [ŝOŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Soós Ferenc estis hungara tablotenisisto, kvarfoja mondĉampiono.

Ferenc Soós
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1919 (1919-06-10)
en Újpest
Morto 5-an de februaro 1981 (1981-02-05) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Rákospalota Cemetery
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo tablotenisisto
vdr

Ferenc Soós[1] naskiĝis la 10-an de junio 1919 en Újpest, li mortis la 5-an de februaro 1981 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ferenc Soós inter 1934-1939 estis tablotenisisto en sia naskiĝurbo, poste en diversaj ĉefurbaj sportkluboj ĝis 1953. Li estis hungara ĉampiono 17-foje inter 1941-1950 unuoble, virduope, variduope aŭ teame, dum li apartenis al la hungara nacia teamo 74-foje inter 1937-1950. Li estis la unua en mondĉampionumoj kvarfoje inter 1938-1950 virduope, variduope aŭ teame. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1953.

Fontoj redakti

Referencoj redakti