Ferenc Takács (ministro)

hungara politikisto

Ferenc Takács [takAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Takács Ferenc estis hungara masonisto, politikisto, ministro, parlamentano.

Ferenc Takács [1] naskiĝis la 2-an de oktobro 1893 en Hódmezővásárhely. Li mortis la 25-an de julio 1963 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ferenc Takács partoprenis ekde 1910 en la faka sindikata laboro, samtempe li aliĝis al la socialdemokratoj. Li batalis en la 1-a mondmilito ĝis vundiĝo en 1916. Li estis elektita parlamenta deputito en 1935. Li estis ministro pri industrio en Provizora Nacia Kabineto, poste subministro de la agrikultura ministerio ĝis 1948. En la fruaj 1950-aj jaroj li forlasis la politikon.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Mezőgazdaságunk jövője (Estonteco de nia agrikulturo), (1946)

Fontoj redakti