Ferenc Xavér Gyurkovics

Ferenc Xavér Gyurkovics [ksavEr djurkoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyurkovics Xavér Ferenc estis hungara juristo, profesoro.

Pri naskiĝo de Ferenc Xavér Gyurkovics [1] mankas informoj. Li mortis la 9-an de decembro 1793 en Pest (urbo).

Biografio

redakti

Ferenc Xavér Gyurkovics akiris juran diplomon. Li instruis politikon en Reĝa Universitato de Nagyszombat. Li sekvis la universitaton, kiam ĝi estis translokigita al Pest-Buda (komprenu Budapeŝto). En la studjaro 1782 li estis rektoro [2].

Li konatiĝis kun Ignác Martinovics. Ili kreis komploton. Gyurkovics planadis duĉambran parlamenton (por nobeloj kaj por nenobeloj). Gyurkovics abrupte mortis antaŭ trovo de komploto fare de sekreta polico.

Elektitaj publikaĵoj

redakti
  • Panegyricus divo Francisco Xaverio dictus dum inclyta facultas philosophia in universitate Tyrnaviensi annuum eidem tutelari suo honorem persolveret (1775)
  • Von den Verbrechen und Strafen... Unter dem Vorsitze Fr. Gyurkovics... in dem grossen akademischen Hörsaale... (1776) - tradukaĵo
  • Opinio (1791) - studo pri publika ŝparkaso

Fontoj

redakti