Fernando García Valverde, pli konata kiel Tito VALVERDE (Avilo, 26a de aprilo 1951), estas hispana aktoro.

Tito Valverde
Persona informo
Naskonomo Fernando García Valverde
Naskiĝo 26-an de aprilo 1951 (1951-04-26) (72-jaraĝa)
en Avilo, Provinco Avilo,  Hispanio dum la regado de Franco
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Edz(in)o María Jesús Sirvent vd
Profesio
Okupo aktoro vd
Aktiva dum 1977– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero redakti

Li ekaktoris amatore estante 17-jaraĝa kaj tuj abnadonis studojn de konstruinĝeniaerado por dediĉi sin al aktorado. Li debutis profesie en 1974, per El círculo de tiza caucasiano, kaj poste Misericordia. En la 1970-aj jaroj, li aktoris en ¿Por qué corres, Ulises? kaj El atentado, kun Alberto Closas. En la 1980-aj jaroj li multe laboris kiel en La Dorotea de Lope de Vega, Casandra kaj La herida del tiempo. Poste en La coartada de Fernando Fernán Gómez kaj en Los locos de Valencia de Lope de Vega kun la Compañía Nacional de Teatro Clásico.

En televido li debutis en 1982, ĉefe en la serio Ramón y Cajal. Poste venis Proceso a Mariana Pineda, Goya, Lorca, muerte de un poeta, La huella del crimen, kaj en serioj kiel Pepa y Pepe (1995) okaj Todos los hombres sois iguales (1996-1998). Eble lia plej fama rolo estis la policestro Gerardo Castilla en la serio de Telecinco El comisario (1999-2009).

Pri kino, Tito Valverde debutis en 1977 per la filmo La guerra de papá de Antonio Mercero, bazita sur novelo de Miguel Delibes. Poste li laboris por prestiĝaj reĝisoroj kiel José Luis Cuerda en El bosque animado kaj Juanma Bajo Ulloa en Alas de mariposa. En 1993, Tito Valverde ricevis la Goya-premion por la plej bona vira neĉefrola aktoro pro sia ludado en la filmo Sombras en una batalla, reĝisorita de Mario Camus. Inter liaj plej famaj filmoj estas Buscando a Perico, Amanece, que no es poco, Esquilache, El aliento del diablo, Cómo ser infeliz y disfrutarlo, El grito en el cielo, El apagón kaj La gran vida.

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tito Valverde en la hispana Vikipedio.