Ferofluaĵo
Ferofluaĵo (vortokunfando de fero kaj fluaĵo) estas likvaĵo, kiu reagas je magneta kampo sen solidiĝi. Ferofluaĵoj konsistas el etaj (nanometrojn grandaj) magnetaj partikloj (feromagnetismaj aŭ ferimagnetismaj) en likva suspensio; ĉiuj tiaj partikloj kutime estas stabiligataj per polimera surfaca kovraĵo, kiu malhelpas ilian kungluiĝon. Ilia volumena proporcio estas ĉirkaŭ 5% el la tuto.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/21/Ferrofluid_Magnet_under_glass_edit.jpg/350px-Ferrofluid_Magnet_under_glass_edit.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d9/Ferrofluid_in_magnetic_field.jpg/220px-Ferrofluid_in_magnetic_field.jpg)
Uzoj
redaktiFerofluaĵoj povas esti aplikataj en diversaj fakoj, kiel akustiko (laŭtparoliloj), biologio (ĉelterapio, genterapio), optiko (optikaj teleskopoj), inĝenierarto (fontoj de elektro el meĥanikaj vibroj) ktp.