Ferrovie Autolinee Regionali Ticinesi
Ferrovie Autolinee Regionali Ticinesi (akronimo FART) estas loka kaj turisma transportkompanio en Tiĉino, Svislando. Ĝi estas bazita en Lokarno.
Ferrovie Autolinee Regionali Ticinesi | ||
---|---|---|
Ferrovie Autolinee Regionali Ticinesi | ||
FART | ||
fervoja firmao • aŭtobusa firmao vd | ||
Dum | 1909 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | Ŝtata entrepreno | |
Fondita | en 1909 | |
Sidejo | Lokarno, Svislando | |
Lando | Svislando | |
Agokampo | Publika transporto | |
Posedataj kompanioj | Borgnone-Cadanza • Camedo • Cavigliano • Corcapolo • Intragna • Locarno FART • Locarno S. Antonio • Palagnedra • Ponte Brolla • Solduno S. Martino • Solduno • Tegna • Verdasio • Verscio vd | |
TTT | https://fartiamo.ch/ | |
La firmao administras la funikularojn Verdasio - Rasa kaj Intragna - Pila - Costa en Centovalli, lokan trafikon en la regiono Lokarno kaj fervojon Centovallina, kiu ligas Gotard-Fervojon kun la fervoja linio de Simplono en Domodossola (Italio). Ĉi tiu internacia fervojo estas administrata por la itala parto de la Società subalpina di imprese ferroviarie (SSIF).
La firmao formas parton de la komerca komunumo Comunità tariffale Ticino e Moesano.