Fervoja limpasejo Stožec-Haidmühle

Fervoja limpasejo Stožec-Haidmühle funkciis en la jaroj 1910 - 1948. Tiam temis pri daŭrigo de fervoja linio numero 194 de České Budějovice - Černý Kříž / Nové Údolí - Volary. De jaro 1999 estis Ĉeĥio kaj Germanio rekonektita per mallonga simbola linio, sur kiu estas uzata pedala drezino.

Pedala drezino en ĉeĥa parto de limpasejo

Jaroj 1910 ĝis 1948 redakti

En la jaro 1910 fervojo venis al Nové Údolí de ambaŭ ŝtatoj: de ĉeĥa Stožec kaj de bavara urbo Haidmühle.

En tempo de plej granda populareco estis eĉ rektaj trajnoj en la parto Volary - Passau. Post la Dua mondmilito estis la trafiko haltigita. En la jaro 1948 estis forigitaj la reloj de Nové Údolí - Haidmühle kaj en la parto Stožec - Nové Údolí estis nuligitaj personaj tranoj kaj restis nur specialaj ŝarĝaj trajnoj por transporti lignon al Aŭstrio.[1]

Dum longa tempo poste ĉiuj ĉeĥaj personaj trajnoj estis nur ĝis la stacio en Stožec, germanaj trajnoj nur ĝis Haidmühle. Pli malfrue estis en Germanio nuligitaj trajnoj en la parto Haidmühle - Jandelsbrunn kaj en la jaro 1974 estis la trakoj forigitaj.

Jaroj 1989 - 1993 redakti

Post la Velura revolucio en la jaro 1989 oni komencis pripensi eblan renovigon de trajnoj. Jam en la jaro 1990 denove estis personaj trajnoj ĝis Nové Údolí kaj oni komencis krei projektojn por renovigi la tutan linion ĝis Passau. Tio ja estis finance kosta por la germanoj kaj renovigo do ne okazis. Tial oni komencis diskuti, ke oni renovigus linion almenaŭ ĝis Haidmühle, kion elpensis la societo "Suda fervojo de Šumava".

1996 ĝis hodiaŭ redakti

En la jaro 1996 estiĝis la societo "Suda fervojo de Šumava" kaj tiu volis renovigi almenaŭ mallongan parton trans la landlimon.

Unue estis konstruitaj reloj sur la ĉeĥa parto, kie oni instalis tri vagonojn, en kiu estas hodiaŭ muzeo de Šumavaj regionaj fervojaj linioj, tranokto kaj de tempo al tempo ankaŭ vendejo de manĝaĵoj kaj suveniroj.

En la jaro 2001 estis konstruitaj ankaŭ reloj sur la germana parto, estis produktita pedala drezino „Gigant“ kaj tiel estis malfermita neoficiala fervoja limpasejo Stožec-Haidmühle kun sezona trafiko por turistoj.

Tiu ĉi linio kun ŝpuro de 1435 mm estas longa 105 m kaj estas konsiderata kiel la plej mallonga internacia fervoja linio en la mondo.

Nové Údolí kiel trafika nodo redakti

En la jaro 2011 estis ĉe la finhaltejo de trajnoj en Ĉeĥio konstruita trafika nodo por ŝanĝo de trajno al buso kaj male. Tiel eblas veni de Ĉeĥio per trajno, poste ŝanĝi al buso, per kiu oni vojaĝas ĝis Waldkirchen, kie eblas ŝanĝi al trajno de la kompanio Ilztalbahn ĝis Passau. Por vojaĝo de Ĉeĥio al Passau kaj male estas akceptataj en trajnoj biletoj de Ĉeĥaj fervojoj kunlabore kun Germanaj fervojoj kaj Aŭstraj fervojoj.[2]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti