Ĉeĥoslovaka revolucio en 1989

(Alidirektita el Velura revolucio)

Ĉeĥoslovaka revolucio en 1989 (ĉeĥe sametová revoluce, slovake nežná revolúcia - "velura revolucio") markas periodon de ŝanĝoj en Ĉeĥoslovakio inter la 17-a de novembro kaj la 29-a de decembro 1989, kiu gvidis al falo de la komunisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio. Tiu okazis kun preskaŭ neniu sangoverŝado. Al rapidigo de la ŝanĝoj kontribuis disfalo de la eksa soveta bloko kaj kreskanta malkontenteco de loĝantoj.

Tribuno apud statuo de sankta Venceslao

En junio 1990 okazis la unuaj demokratiaj elektoj en Ĉe Czechoslovakio ekde 1948 kaj formiĝis nekomunisma registaro.

La velura revolucio estis unu el la aŭtunaj revolucioj de la popoloj de centreŭropo kaptita de sovietunio post la Dua Mondmilito.

Vidu ankaŭ redakti