Fiŝlago de Tata (Hungario)

La fiŝlago de Tata (Hungario) estas artefarita lago (la plej malnova fiŝlago en Hungario), kiu servas ne nur produktadon de fiŝoj, sportejo de boatistoj, sed ankaŭ naturprotekta areo kaj signifa "hotelo" de birdoj. Ĝi estis deklarita naturprotekta areo en 1977, ligita al Ramsar-Interkonsento en 1989.

Fiŝlago de Tata (Hungario)
fiŝlago
Drakboato sur la lago
Drakboato sur la lago
Drakboato sur la lago
lago, protektata areo [+]

Ŝtato Hungario
RegionoMeza Transdanubio
DistriktoDistrikto Tata
MunicipoTata (Hungario)

Koordinatoj47° 38′ 24″ N, 18° 19′ 45″ O (mapo)47.6418.329166666667 [+]
Akvokolektejo2,69 km² (269 ha) [+]
Areo2,69 km² (269 ha) [+]

Konstruado1700-aj jaroj

HorzonoMET (UTC+1)
- somera tempoMET (UTC+2)

Fiŝlago de Tata (Hungario) (Hungario)
Fiŝlago de Tata (Hungario) (Hungario)
DEC
Situo enkadre de Hungario
Map
Fiŝlago de Tata (Hungario)
Vikimedia Komunejo:  Öreg-tó [+]
vdr
Aerfoto

Datenoj

redakti
  • akvovolumeno: 4,6 miliono m³
  • areo: 2,69 km²
  • averaĝa profundo: 5 m

Geografio

redakti

La lago estas en hufoforme ĉirkaŭita per la urbo mem, ĉe la 4-a parto arbaro troviĝas. Sola enfluanto estas rojo. Oni kontrolas la akvonivelon per 5 kluzoj, la 5 elfluaj branĉoj fluas tra la urbo ĝis al Danubo.

 
Apudlagaj domoj
 
Statuo pri Johano Baptisto

Historio

redakti

Jam dum la plejstocena epoko en tiu loko marĉo etendiĝis. La romianoj konstruis digon tra la valo. La nuna formo estiĝis laŭ planado de Sámuel Mikoviny en la 1740-aj jaroj, sed ekde la 1700-aj jaroj la lago estis fiŝlago de familio Esterházy. Depost la 2-a mondmilito la ŝtato forprenis ĝin de la familio, poste la lago estas ŝtata posedaĵo. En 1961 en minejo de Tatabánya granda akvofluo okazis, sekve fontoj de la lago sekiĝis. En 2005 plejparto de fontoj reiris al la origina stato. En 1993 la ŝtato malpermesis la ĉasadon ĉe la lago, tial poste la sportistoj kaj naturamikoj povas moviĝi tute libere. Pro pluvegoj inundoj okazis en 1939, 1953 kaj 2010.

Ĉiuaŭtune la lago estas malplenigita por kapti ĉiujn fiŝojn, aŭtune oni akvumas la lagon kune kun fiŝidoj. Apartenas al la lago 20 mil da akvobirdoj, kiujn iam ĉasadis. En 1999 oni konstruis turon por rigardi la birdojn. Somere boatoj, kajakoj kaj velboatoj estas lueblaj sur la lago. Estas biciklovojoj proksime de la lago. Vintre kaze de frosto ĝi estas uzata por glacisketado.

Apud la lago kuŝas Fortikaĵo de Tata (Hungario), Kastelo de Tata (Hungario) kaj aliaj donoj. Ĉirkaŭaĵo de la lago estas turisma celloko.

Fontoj

redakti
 
Unu el la kluzoj
 
Oni metas fiŝidojn en la lagon