La Palaco de Kongresoj kaj Ekspozicioj de Sevilo (hispane Palacio de Congresos y Exposiciones de Sevilla), konata ankaŭ kiel Fibes, estas arkitektuta komplekso en la kvartalo Orienta Sevilo, Sevilo, Andaluzio, Hispanio. Ĝi estas je 5 km de la historia urba kerno, je 3 km de la Flughaveno de Sevilo kaj je 3 km de la Stacio Santa Justa. Ĝi estis desegnita de la arkitekto Álvaro Navarro Jiménez. Ĝi estis inaŭgurita en 1989.

Fibes
konstruaĵo
Estiĝo 1989
Malfermo 1989
Lando Hispanio vd
Situo Sevilo
Situo
Geografia situo 37° 24′ 16″ N, 5° 55′ 57″ U (mapo)37.40444444-5.9325Koordinatoj: 37° 24′ 16″ N, 5° 55′ 57″ U (mapo)
Fibes (Sevilo)
Fibes (Sevilo)
DEC
Fibes
Fibes
Situo de Fibes
Map
Fibes
Posedata de Urbodomo de Sevilo vd
Retejo https://www.fibes.es/en
vdr

La akronimo Fibes egalas al Feria Iberoamericana de Sevilla (Iberamerika Foiro de Sevilo).

Vidaĵo de la nova edifico de la Palaco de Kongresoj kaj Ekspozicioj (FIBES) de 2012, verko de Guillermo Vázquez Consuegra.

La Palacon de Kongresoj oni konstruis kiel edifico el briko kun granda kupolo el kiu eliras tri grandaj navoj de po 7200 m², krom la centra edifico (kupolo). La societo Feria Iberoamerica de Sevilla dissolviĝis en 2013, sed Fibes plue estis la komerca nomo de la Palacio de Exposiciones y Congresos.

En septembro 2012 oni inaŭguris ampleksigon de la palaco, konstituita per 3 moduloj en kiuj estas dua spektaklejo kun kapacito por pli ol 3 150 personoj, aŭtohaltigejo por 900 aŭtolokoj kaj novaj ĉambroj por kongresoj; la arkitekto kiu zorgis la projekton estis Guillermo Vázquez Consuegra.

Ĝi gastigis eventojn kiel mitingoj de politikaj partioj, pintokunvenoj de NATO kaj de Eŭropa Unio,[1] kulturaj aferoj, ceremonio de Goja-premioj (en 25a de januaro 2019) ktp.


Bildaro redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fibes en la hispana Vikipedio.