Rivero Fier (prononcu [Fje]) estas rivero de departemento Haute-Savoie, maldekstra alfluanto de Rodano.

Fier
Kanjono Gorges du Fier
rivero
Bazaj informoj
Longeco 71,9 km
Akvokolekta areo 1 380 km²
Averaĝa trafluo 41,2 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 2 150 m
Enfluejo Rodano en Seyssel (Haute-Savoie)
- Alteco 250 m
Geografio
Alfluantoj Nom, Filière, Thiou, Chéran
Kategorio:Riveroj en Eŭropo
vdr

Ĝi fontas en la montĉeno Aravis, ĉe la piedo de Monto Charvin en limo de komunumoj Le Bouchet kaj Manigod, ĝi trafluas komunumon Les Clefs, kie li ricevas afluanton, rojo Chapmfroid. De tie, ĝi fluas norden kaj ricevas dekstran alfluanton Nom en urbo Thônes; de tiam ĝi iras okcidente al La Balme-de-Thuy, Alex, Dingy-Saint-Clair, faras limon inter Nâves-Parmelan kaj Annecy-le-Vieux.

Inter Villaz kaj Argonay, ĝi ricevas, sur sia dekstra bordo, torenton La Filière. Ĉiam limante Annecy-le-Vieux, ĝi preterfluas Pringy kaj Metz-Tessy. Ĝi trairas la nordan ĉirkaŭurbon de Annecy, limas inter Meythet kaj Cran-Gevrier kie alfluas al ĝia maldekstra bordo torento Thiou, elfluanto de Lago de Annecy.

Ĝi poste trafluas Poisy kaj Lovagny, kie ĝi fosis la vidindan kanjonon Gorges du Fier, vizitebla danke al ponteto.

Ĝi fluas ankaŭ ĉe Chavanod, Etercy, Vaulx, Hauteville-sur-Fier. En pli ebena tereno, ĝi meandras inter Sales kaj Vallières.

En Rumilly ĝi ricevas maldekstre la torenton Chéran. De tie ĝi turnas norde inter Lornay kaj Moye. En Val-de-Fier. Ĝi turnas okcidenten kaj impetas en kanjono tiel nomata Gorges du Val-de-Fier, inter montoj Montagne des Princes kaj Montagne du Gros Foug.

Elirinte de la kanjono, ĝi fluas inter Seyssel kaj Motz kaj tie alfluas la maldeksran bordon de Rodano. Ĉar ĝia enfluejo direktiĝas norden, la forto de la fluo de Fier estigas kontraŭfluon en Rodano sur ĉirkaŭ ducent metroj.

Ekstera linio redakti