Blankavanga pirolo

(Alidirektita el Filipina pirolo)

La Blankavanga piroloFilipina pirolo (Pyrrhula leucogenis) estas specio de birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de piroloj kiuj estas fortikaj paserinaj birdoj kun diketaj bekoj kaj maskloj kun oranĝaj aŭ ruĝaj brustoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankavanga pirolo
Blankavanga pirolo
Blankavanga pirolo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Pyrrhula
Specio: 'P. leucogenis'
Pyrrhula leucogenis
(Grant, 1895)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Temas pri ĝenerale malhelbruna specio pli hela en subaj partoj, kun pli nigrecaj flugiloj (sen flugilstrio) kaj forkoforma vosto. La pugo estas blanka kaj same blanka estas la vango sub nigra kapareo de mentono, masko, krono kaj nuko. Tiu rimarkinda karaktero nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo kie leucogenis estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka kiuj signifas respektive “blanka” kaj “vango”.

Disvastiĝo redakti

Ĝi troviĝas kiel endemio nur en Filipinoj pli precize ĉe la insuloj de Luzono kaj de Mindanao. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.

Subspecioj redakti

Laŭ Alan P. Peterson ekzistas du subspecioj :

  • Pyrrhula leucogenis leucogenis Ogilvie-Grant, 1895
  • Pyrrhula leucogenis steerei Mearns, 1909

Referencoj redakti