Fimbria kalocefalo

Fimbria kalocefalo (Callocephalon fimbriatum), ankaŭ nomata helma kakatuoganggang-kakatuo, estas specio de kakatuo el subfamilio Cacatuinae (Kakatuenoj). Ĝi estas la sola specio de genro Callocephalon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ganggang-kakatuo
Plenkreska iĉo en Aŭstralia Ĉefurba Teritorio
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Familio: Cacatuidae
Genro: Callocephalon
Lesson, 1838
Callocephalon fimbriatum
Grant, 1803
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Ĉiusezona vivareo de Callocephalon fimbriatum
Ĉiusezona vivareo de Callocephalon fimbriatum
Ĉiusezona vivareo de Callocephalon fimbriatum
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ganggang-kakatuoj estas mezgrandaj birdoj kun plejparte flavece grizaj plumaroj. Ili havas sufiĉe grandan seksan duformismon por papagoj, ĉar la iĉoj havas ruĝajn kapojn kaj plumtufojn, kaj la inoj simple grizajn. Ili troveblas tra tuta sud-eosta Aŭstralio. La ganggang-kakatuo estas oficia emblema birdo de la Aŭstralia Ĉefurba Teritorio.[1]

La specio estas ankaŭ tre facile rekonebla per ĝia karaktera voĉa signalo, kiu iom similas al sono de grincema pordo aŭ de ŝtopilo eliganta el vinbotelo. La vorto ganggang devenas de iu indiĝena lingvo de Novsudkimrio, plej verŝajne de la uiraĝura. Ĝi probable estas onomatopea nomo de la birdo laŭ ĝia sono. [2]

Priskribo redakti

La ganggang-kakatuo estas griza birdo kun iom bukleca kresto. La vizaĝo, la supra parto de la kapo kaj la kresto estas brile ruĝaj ĉe iĉoj sed malhele grizaj ĉe inoj, pro kio oni povas facile distingi seksojn de plenkreskaj birdoj. Plumoj en malsupraj partoj de la plumaro havas flavecajn, oranĝecajn aŭ rozecajn bordojn, do la ventroj kaj brustoj de ganggang-kakatuoj havas buntan aspekton, kaj la plumoj en la supraj partoj havas iom pli palajn bordojn, kvazaŭ ili estus miskolorataj pro eluzo. Junaj iĉoj antaŭ la unua mudo povas esti distingitaj per iom pli hela koloro de la kapo kaj pli mallonga plumtufo, sed ĝenerale ili aspektas same kiel inoj. La specio havas sufiĉe unikan aspekton por ke oni ne konfuzu ĝin kun iu alia kakatuo, nur enfluge la silueto de ganggang-kakatuo iom similas al tiu de galaho. La birdoj estas sufiĉe sociemaj, sed ne tiom bruaj kiel aliaj sociemaj kakatuoj kiel nimfikoj.[3]

Sistematika pozicio redakti

Antaŭe oni plej ofte aliancigis la ganggang-kakatuojn kun la veraj blankaj kakatuoj de genro Cacatua, kvankam tia unuigo ĉiam estis iom pridubebla ĉar la aspekto, koloroj de plumaro kaj aparte la seksa dumorfismo estas nekutima por blankaj kakatuoj. Pli novaj esploroj montris, ke ganggang-kakatuoj pli parencas kun kaliptorinkoj (nigraj kakatuoj), de kiuj ili disiĝis antaŭ ĉirkaŭ 20 jarmilionoj.[4]

Komparo de filogenetikaj ecoj de diversaj kakatuoj sugestis, ke ganggang-kakatuo estas laŭaspekte la plej arĥaa el ĉiuj travivantaj kakatuaj specioj kaj aspektas la plej simile kun fruaj prauloj de kakatuoj.

Distribuo kaj habitato redakti

Ganggang-kakatuo estas endemia en marbordaj regionoj de sud-eosta Aŭstralio. Iam ili troveblis sur Reĝinsulo apud Tasmanio, sed eventuale formortis tiuloke. Aliflanke, la specio estas enkondukita sur Kanguru-Insulo, kie ĝi antaŭe ne troveblis. La birdoj preferas arbarojn kaj arbejojn en montaj aŭ montetaj areoj kie ekzistas densa nivelo de arbustoj. Vintre ili migras mallongajn distancojn en malpli densajn habitatojn, sed revenas en arbarojn por bredsezono ĉar ili bezonas altajn arbojn por konstrui nestojn.[3]

Malsimile al aliaj kakatuoj, ganggang-kakatuoj ne bezonas serĉi por arbotruoj kaj povas konstrui nestojn en trunkoj de junaj kaj solidaj arboj, ĉar iliaj bekoj sufiĉe fortas por elĉizi ilin. Ili ankaŭ bredas kaj nestas en kanopeo.

Konserva statuso redakti

Kvankam la specio ekzistas tra sufiĉe larĝa teritorio kaj do estas listita malplej zorgiga laŭ IUCN,[5] habitatdetruo kaj nutraj mankoj pro senarbarigo en sud-eosta Aŭstralio kondukis al notinda malpliigo de nombro de ganggang-kakatuoj tie. Rezulte, la specio estas listita kiel vundebla en Novsudkimrio.[6]


Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Australian Capital Territory. Arkivita el la originalo je 5 March 2007. Alirita 27 May 2007. Arkivigite je 2007-03-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-03-05. Alirita 2020-02-18.
  2. Gray, Jeannie. (2013) Australian Bird Names: A Complete Guide. Collingwood, VIC, Australia: CSIRO Publishing.
  3. 3,0 3,1 Gang-gang Cockatoo | BIRDS in BACKYARDS. Alirita 2019-06-14.
  4. (1999) “Molecular systematics and biogeography of the cockatoos (Psittaciformes: Cacatuidae)”, Auk 116 (1), p. 141–157. doi:10.2307/4089461. 
  5. BirdLife International (2018). “Callocephalon fimbriatum”, IUCN Red List of Threatened Species 2018, p. e.T22684755A131914594. doi:10.2305/IUCN.UK.2018-2.RLTS.T22684755A131914594.en. 
  6. . Gang-gang Cockatoo - vulnerable species listing. NSW Scientific Committee - final determination. New South Wales Office of Environment & Heritage (2005). Alirita 21-a de novembro 2011.