Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nimfiko
Iĉa nimfiko
Iĉa nimfiko
Ina nimfiko
Ina nimfiko
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Aves
Ordo: Psittaciformes
Superfamilio: Cacatuoidea
Familio: Cacatuidae
Subfamilio: Nymphicinae
Genro: Nymphicus
Wagler, 1832
Specio: Nymphicus hollandicus
Kerr, 1792
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Arealo de nimfikoj (troveblaj tra tuta jaro)
Arealo de nimfikoj (troveblaj tra tuta jaro)
Sinonimoj
  • Psittacus hollandicus
  • Leptolophus hollandicus
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

Nimfikoholanda nimfiko (Nymphicus hollandicus) estas specio de papagoj el familio kakatuedoj. En naturo nimfikoj estas endemiaj en Aŭstralio, sed multaj de ili estas dombestoj kaj vivas en kapteco tra tuta la mondo. Nimfiko estas la due plej populara doma birdo post la onda papago.[1]

Nimfiko estas la sola specio en genro Nymphicus. Modernaj molekulaj esploroj montras ke ĝi estas sufiĉe malproksima de aliaj kakatuoj por meriti kreon de ĝia propra subfamilio Nimfikenoj (Nymphicinae).

TaksonomioRedakti

Nimfikoj estis unue priskribitaj far skota verkisto kaj naturalisto Robert Kerr en 1793 kiel specio Psittacus hollandicus. En tiu epoko estis kutima maniero meti ĉiun malkovritan papagon en genron Psittacus Spp., t.e. laŭlitere "papago". En 1832 germana naturalisto Johann Georg Wagler movis la specion en ĝian propran genron Nymphicus.[2] La nomo de la genro montras, ke eŭropaj koloniistoj trovis la birdojn tiom belaj ke nomis ilin post mitologiaj nimfoj. La specia nomo hollandicus referencas Novan Holandon, kio estas historia nomo de Aŭstralio.

La taksonomia pozicio de la genro estis dum longaj tempoj necerta. Antaŭe oni metis nimfikojn en familio Platycercinae (larĝvostaj papagoj), kiu nun estas parto de superfamilio de veraj papagoj. Sed molekulaj esploroj solvis la problemon. En 1984 esploro de proteinaj aloenzimoj pruvis ke ili pli parencas al kakatuoj ol veraj papagoj,[3] kaj datumoj el studo de mitoĥondria 12S rRNA[4] metis ilin en subfamilio Calyptorhynchinae (nigraj kakatuoj). Nimfikaj pli longaj vostoj kaj malgrandeco estas atribuitaj al evoluo en malsama ekologia niĉo ol aliaj kakatuoj.

Posta analizo de sekvenco de la 7-a introno de nuklea fibrinogena geno montris, ke la specio estas sufiĉe aparta por konsideri ĝin aparta monofiletika subfamilio Nymphicinae.[5]

Klasikaj biologiaj metodoj de klasado (t.e. la morfologiaj, fiziologiaj, biokemiaj ktp.) ankaŭ montras nimfikojn normalaj membroj de familio kakatuedoj, ĉar ili havas ĉiujn la familiajn klasadajn ecojn kiel: moviva plumtufo, gala veziko, polvaj lanugoj, manko de teksturo de Dyck (kiu ebligas aperon de verda kaj blua koloroj en plumaroj de veraj papagoj), vizaĝaj plumoj kovrantaj flankojn de beko ktp. Tiuj ĉi ecoj preskaŭ neniam aperis ekster kakatua familio. Krome, ekzisto de almenaŭ unu vivanta hibrido inter nimfiko kaj alia kakatua specio, la galaho, montras ilian genetikan proksimecon.[6]

PriskriboRedakti

 
Pentraĵo de nimfikoj far Brehms Tierleben (1927).

La distinga erektiva kresto de nimfiko esprimas emocian staton de la birdo: ĝi iĝas vertikala kiam la nimfiko estas ŝokita aŭ ekscitita, diagonala en malstreĉa kaj neŭtrala stato kaj plata kaj preskaŭ nevidebla kiam la birdo timas aŭ agresemas. En pli flirtaj momentoj de birda vivo la kresto ankaŭ estas plata, sed pli protrudas malantaŭen.

Kontraste al aliaj kakatuoj, nimfikoj havas tre longajn vostajn plumojn, ĝenerale de ĉirkaŭ de tuta longo de la birdo. Kun longo de 30–33 cm la nimfikoj estas la plej malgrandaj el kakatuoj, kiuj estas inter 30 kaj 60 cm je longo.

 
Sovaĝaj nimfikoj en Aŭstralio.

La "normala" aŭ "natura" plumaro de nimfiko estas plejparte griza, kun rimarkeblaj blankaj strekoj ĉe la flankoj de la flugiloj. La kapo de iĉo estas plej ofte flava aŭ blanka, dum kapo de la ino estas griza aŭ hele griza. Ambaŭ seksoj havas tre distingajn ruĝajn aŭ oranĝkolorajn makulojn apud oreloj, iam nomatajn "klaŭnaj vangoj". Ilia koloro estas tre brila ĉe plenkreskaj iĉoj kaj malpli kontrasta ĉe inoj kaj junuloj, do kun tiu ĉi natura koloraro oni ofte povas determini la sekson de birdo laŭ ŝlia aspekto. En kapteco, tamen, ekzistas multaj koloraj variantoj de nimfikoj, kio komplikigas la aferon.

Nimfikoj estas relative voĉemaj birdoj, kaj blekoj de iĉoj estas ĝenerale pli variaj ol tiuj de inoj. En kapteco nimfikoj povas lerni kaj kanti melodiojn kaj prononci homajn vortojn kaj frazojn.

Seksa duformismoRedakti

Nimfikoj de naturaj koloroj havas seksan duformismon, sufiĉe noteblan kompare kun plimulto de aliaj papagoj, kvankam ne tiom grandan kompare kun multaj aliaj birdoj. La duformismo nur aperas en sufiĉe plenkreskaj birdoj, post ilia unua mudo. Idoj kaj adoleskuloj de nimfikoj ĉiuj aspektas kiel inoj: ili havas flavajn strekojn sur malsupraj flankok de iliaj vostaj plumoj, flavajn makulojn sur malsupraj flankoj de la flugilaj flugplumoj, grizan koloron de korpo kaj kapo kaj malhele oranĝkolorajn "vangojn".

Post la unua mudo, kiu kutime okazas inter ses kaj naŭ monatojn post eloviĝo, la iĉoj iĝas distingeblaj. La grizaj plumoj de iliaj kapoj anstataŭiĝas per la brile flavaj kaj la oranĝkoloraj "vangoj" iĝas pli brilaj kaj ruĝecaj. La iĉoj ankaŭ perdas ĉiujn blankajn aŭ flavajn makulojn sur la malsupraj flankoj de iliaj plumoj, kiuj nun iĝas monokrome grizaj. La inoj, aliflanke, plej ofte konservas iliajn kolorojn kaj la makulojn dum tuta la vivo.

La kolorojn de nimfikoj difinas du pigmentoj: melanino, kiu kreas grizajn kaj nigrajn kolorojn en iliaj plumoj, okuloj, bekoj, ungoj kaj haŭto, kaj lipoĥromoj, de kiuj devenas flava koloro de la plumoj kaj ruĝa/oranĝa koloro de la "vangoj". Kiam ambaŭ pigmentoj kunestas, la griza koloro de melanino dominas la flavajn kaj ruĝajn kolorojn de lipoĥromoj. Ĉe iĉoj enhavo de melanino en kapaj plumoj malkreskas kiam ili atingas fekundan aĝon, tial iliaj flavaj kapoj kun ruĝecaj vangoj iĝas videblaj. Samtempe, melanino kreskas en iliaj flugilaj kaj vostaj plumoj, kaŭzante malaperon de blankaj kaj flavaj makuloj tie..

Krom la diferencoj en la koloro, oni ankaŭ povas rimarki diferencojn en konduto. Ekzemple, plej ofte voĉaj signaloj de iĉoj estas notinde pli laŭtaj, kompleksaj kaj diversaj ol tiuj de inoj.

Koloraj variojRedakti

 
Du iĉaj nimfikoj de diversaj kolorvariantoj
 
Ina "lutina" nimfiko

Nuntempe ekzistas 22 koloraj mutacioj de nimfikoj konataj en birdobredado, ok el kiuj nur troveblas en Aŭstralio. Natura koloro de nimfikoj estas griza kun tre notebla diferenco inter seksoj. Iĉaj nimfikoj havas flavajn kapojn kaj inoj grizajn kapojn, junuloj antaŭ unua molto aspektas kiel inoj kun iom pli rozkoloraj bekoj. En kapteco aperas kolormutacioj tre malsamaj de la naturaj koloroj.

La plej frua konata nimfika kolormutacio estis "bunta" mutacio, unue priskribita en Kalifornio en 1949. Tiu ĉi mutacio kondukas al apero de makulo de iu alia koloro sur solidkolora (plej ofte griza) plumaro de la birdo.

Alia tre konata mutacio estas tiel nomata "lutina" koloro, priskribita en 1958. Ĉe "lutinaj" birdoj preskaŭ tute mankas melanino, do ili ne havas grizan koloron kaj tuta la plumaro de tia nimfiko estas de tre hele flava koloro, iam komparata kun molaĵo de banano. Tiu ĉi kolorvario estas tre populara, kaj birdobredistoj jam longe strebis prefere bredi "lutinajn" nimfikojn. Nun plimulto de nimfikoj en kapteco havas tian koloron. "Lutinaj" nimfikoj havas averaĝe na malpli da plumoj ol la natura formo kaj ofte en tia birdo oni povas vidi kalvan parton de haŭto sub ŝlia plumtufo.

En la 1950-aj jaroj priskribitas "cinama" mutacio. Kun ĝi birdoj tre similas al la natura formo, sed anstataŭ la griza ili havas hele-brunan aŭ kakaan koloron.

"Perla" mutacio estas priskribita en 1967. Ĝi afektas individuajn plumojn, kiuj pro ĝi havas alian, plej ofte pli helan kaj kutime tre kontrastan, koloron ĉe la bordo de la plumo ol ĉe ĝia centro (ekzemple, grizaj plumoj havas blankajn aŭ flavajn eĝojn). "Perlaj" plumoj plej ofte troveblas sur la dorso, la flugiloj kaj la vosto de la birdo.

"Novala" mutacio, priskribita en la 1970-aj jaroj, estas simila al la "cinama", sed ĝi estas miksita kun areoj de flavaj plumoj, kaj do la birda plumaro aspektas iom simile al novala kampo.

Albinismo, t.e. tuta manko de pigmentoj, ankaŭ okazas en nimfikoj. La albinaj birdoj estas pure blankaj kun ruĝaj okuloj. Ilia plumaroj estas pli maldensa ol tiuj de aliaj nimfikoj, kaj ofte ili havas problemojn kun sano.

Aliaj, pli raraj, mutacioj, estas "smeralda" (verdece bruna), "arĝenta" kaj kelkaj mutacioj nur troveblaj en Aŭstralio: "Aŭstralia novala", "pala arĝenta", "pastela arĝenta", "arĝenta brila", "platena", "Aŭstralia oliva" kaj "peltra". Ekzistas ankaŭ mutacioj kiuj nur influas koloron de la kapo: "blankavizaĝa", "pastelvizaĝa", "flavavizaĝa", "flavavanga", "seks-specifa flavavanga", "oravanga", "kremavizaĝa" kaj "Aŭstralia flavavizaĝa".

Iuj el tiuj ĉi mutacioj povas kunekzisti kun aliaj mutacioj en la sama birdo. Ekzemple, "lutina" nimfiko povas ankaŭ havi "perlan" mutacion, do tiu ĉi birdo havas duopan mutacion. La "cinama bunta perla flavavizaĝa" nimfiko estas ekzemplo de kvaropa mutacio.[7]

Distribuo kaj habitatoRedakti

 
Nimfika ovo en kolekcio de Muzeo Wiesbaden
Voĉo de nimfiko
Rekordo de nimfika voĉo

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

En naturo nimfikoj habitatas en Aŭstralio kie ili troveblas en aridajduonaridaj areoj, sed ĉiam proksime al akvo. Ili estas plej kutime nomadaj kaj migras tien, kie troveblas pli da akvo kaj manĝaĵoj, plej ofte aŭ popare aŭ en malgrandaj grupoj.[1] Kiam estas manko de akvo, tamen, grandaj grupoj de kelkcent birdoj ofte amasiĝas ĉirkaŭ unu akvejo. Pro sia emo manĝi kulturajn plantojn nimfikoj konsideratas agrokulturaj damaĝbestoj inter aŭstraliaj farmistoj kaj kamparanoj.

Nimfikoj troveblas tra tuta Aŭstralio krom la plej sudeosta kaj la plej suduesta anguloj de kontinento, plej profundaj partoj de uestaŭstraliaj dezertoj kaj la Kabjorka Duoninsulo. Ili estas pli malgrandaj ol aliaj kakatuoj kaj maturiĝas pli rapide, en iuj okazoj iĝante sekse fekundaj en la fino de ilia unua jaro.

 
Unu-tago-aĝa ido de nimfiko

Kutima vivdaŭro de nimfiko en kapteco estas inter 16 kaj 25 jaroj,[8] kvankam iam ili povas vivi 30 jarojn aŭ pli, depende de vivkondiĉoj, nutrado, fizika aktiveco, nivelo de streso ktp. La konfirmite plej olda nimfiko aĝis 36 jarojn.[9]

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 Factsheets:Cockatiel. Australian Museum. Alirita 2008-08-30.
  2. (1990-01-06) “Environmental enrichment on the behavior and welfare of cockatiels (Nymphicus hollandicus)”, Arquivo Brasileiro de Medicina Veterinária e Zootecnia 68 (3), p. 562–570. doi:10.1590/1678-4162-8747. Alirita 2019-09-15.. 
  3. (1984) “Biochemical systematics of the Australian cockatoos (Psittaciformes: Cacatuinae)”, Australian Journal of Zoology 32 (3), p. 363–77. doi:10.1071/ZO9840363. 
  4. Brown, D.M. & Toft, C.A. (1999): Molecular systematics and biogeography of the cockatoos (Psittaciformes: Cacatuidae). Auk 116(1): 141-157. Ŝablono:Jstor
  5. Astuti, Dwi (2004): A phylogeny of Cockatoos (Aves: Psittaciformes) inferred from DNA sequences of the seventh intron of Nuclear ?-fibrinogen gene. Doctoral work, Graduate School of Environmental Earth Science, Hokkaido University, Japan.
  6. https://www.talkingbirds.com.au/world-firsts/galatiel-php/world-first-galah-breeds-with-cockatiel
  7. Grindol, Diane. (1998-07-20) The Complete Book of Cockatiels. ISBN 978-0-87605-178-8.
  8. Eleanor McCaffreyCockatiels 101.
  9. (2000) “Longevity records for Psittaciformes in captivity”, International Zoo Yearbook 37 (1), p. 299–316. doi:10.1111/j.1748-1090.2000.tb00735.x.