Muzeo Wiesbaden
muzeo en Germanio
La Muzeo Wiesbaden estas dubranĉa muzeo pri arto kaj naturo en Wiesbaden, la ĉefurbo de la germana federacia lando Hesio. Ĝi estas unu el la tri landaj muzeoj de Hesio, apud tiuj en Darmstadt kaj Kassel.
Muzeo Wiesbaden | |||||
---|---|---|---|---|---|
Fronta rigardo de la muzeo (2019)
| |||||
arta muzeo • muzeo de natura historio | |||||
Lando | Germanio vd | ||||
Situo | Südost | ||||
Speco | Arto kaj naturhistoria muzeo | ||||
Arkitekto(j) | Theodor Fischer | ||||
Estiĝo | 1825 | ||||
Malfermo | 1920 | ||||
Estro | Andreas Henning | ||||
Direktoro | Eberhard Freiherr Schenk zu Schweinsberg • Hermann Voss • Clemens Weiler • Ulrich Schmidt • Arnulf Herbst • Volker Rattemeyer • Alexander Klar • Andreas Henning | ||||
Koordinatoj | 50° 4′ 39″ N, 8° 14′ 45″ O (mapo)50.07758.245833Koordinatoj: 50° 4′ 39″ N, 8° 14′ 45″ O (mapo) | ||||
| |||||
ISIL | DE-MUS-145811 | ||||
| |||||
Retpaĝo | www.museum-wiesbaden.de | ||||
Artaj kolektoj redakti
Malnovaj majstroj redakti
La muzeo prezentas i.a. verkojn de germanaj, italaj kaj nederlandaj pentristoj el la malfrua mezepoko kaj la frua nova epoko. Inter ili elstaras kelkaj verkoj el norda Italio:
- Alberto Piazza da Lodi: Vizito de Maria (ĉ. 1520)
- Sebastiano del Piombo: Portreto de Giulia Gonzaga (1532)
- Marietta Robusti: Flora (16-a jarcento)
- Alessandro Rosi: La Sankta Familio (meze de la 17-a jarcento)
Verkoj el la 19-a jarcento redakti
El la verkoj de la 19-a jarcento menciindas:
- Carl Spitzweg: La papiliĉasisto (ĉ. 1840)
- Ludwig Knaus: Promenado en la Ĝardeno Tuileries (ĉ. 1855)
- Anselm Feuerbach: Nanna (ĉ. 1861)
Kolekto de Jawlensky redakti
La muzeo posedas 57 pentraĵojn kaj 35 grafikaĵojn de la rusa pentristo Alexej von Jawlensky, kiu pasigis la lastajn 20 jarojn de sia vivo en Wiesbaden.
Naturhistoriaj kolektoj redakti
En la naturhistoriaj kolektoj troviĝas ekspoziciaĵoj pri geologio kaj mineralogio, terhistorio, botaniko, bestoj kaj etnologio.