Finnlando en la Somera Olimpiko 1908

sporta delegacio

La finna teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1908 en Londono havis 62 sportistojn. Ili partoprenis en 6 fakoj. Flagtenanto de la finna teamo estis Bruno Zilliacus. La sportistoj atingis unu oran, unu arĝentan kaj 3 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 13-an rangon.

Verner Weckman gajnis la unuan oran medalon en regula kvarjara olimpiko, en greka-romia luktado
Finnlando en la Rusia Imperio en la Somera Olimpiko 1908
Somera Olimpiko 1908 en Londono
Flagtenanto:  Bruno Zilliacus
Sportistoj 62 en 6 fakoj
Medaloj
rango: 13
Oro
1
Arĝento
1
Bronzo
3
Sume
5
vdr

La svedlingva finnlandano Verner Weckman, kiu ekde 1904 vivis en Karlsruhe, Germana Regno, estis la unua finnlandano kiu gajnis oran medalon en regula kvarjara olimpiko, en greka-romia luktado, post kiam li jam havis saman oran medalon en la Inter-Olimpiko 1906. Li estis la gvida motoro starigi finnan teamon, kiu komune vojaĝus al la Inter-Olimpiko 1906 en Ateno kaj ankaŭ al la Olimpiko de 1908, kaj insistis partopreni en finna teamo, kvankam la germana teamo ankaŭ tre varbis lin. En la finalo li venkis sian samlandanon Yrjö Saarela, kiu do ricevis duan rangon korespndan al nuna arĝenta medalo.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la finna gimnastika teamo grupe ricevis bronzan medalon
 
 
emblemo de la Finnlanda Olimpika Komitato
 
 
olimpika afiŝo