Firozabad
Firozabad (komprenu: Firoz-urbo; hindie फ़िरोज़ाबाद; urdue فیروزآباد) estas metropolo, ankaŭ administra centro de distrikto en subŝtato Utar-Pradeŝo en norda-centra Barato.
Firozabad | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Poŝtkodo | 283203 [+] | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 9′ N, 78° 25′ O (mapo)27.1578.42Koordinatoj: 27° 9′ N, 78° 25′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 163 m [+] | ||
Areo | 21,35 km² (2 135 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
GeografioRedakti
Firozabad etendiĝas sur averaĝa alteco de 164 m ĉe la norda rando de altebenaĵo. Ŝikohabad troviĝas 20, Agra 35, Aligarh 87, Bharatpur (Barato) 89, ĉefurbo Delhio 200, Kanpur 201, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 256, Ĝajpuro 258, Mumbajo 1074, Kolkato 1128 kilometrojn (aere) [1].
DemografioRedakti
En 2011 Firozabad havis 603,797 da loĝantoj.
HistorioRedakti
La nomo Firozabad aperis en 1566. La nomdonanto estis persono Firoz (urbo de Firoz). Komercisto de Nederlanda Orienthinda Kompanio vizitis Firozabad en 1632 kaj trovis la urbon en bona stato. En 1794 franca armeestro establis fabrikon. Firozabad-distrikto estis establita en 1989.
EkonomioRedakti
De la fruaj tempoj tiu loko estis fama pro vitroprodukto. Dum antikvaj tempoj invadantoj alportis multajn vitrajn objektojn. Ili estis kolektitaj kaj fanditaj loke en fornegoj. Oni produktis botelojn kaj brakringojn. Firozabad iĝis hejmo de la vitroindustrio de Hindio. Ekde 1989 oni produktis artajn vitrovarojn en malsamaj koloroj.
Firozabad ankaŭ estas grava komerca centro.
TrafikoRedakti
Firozabad havas bonajn kontaktojn voje kaj fervoje al la landa reto. La plej proksima flughaveno funkcias en Agra.
ReligioRedakti
La loĝantoj estas hinduoj (62%), islamanoj (33%) kaj aliaj.
KlimatoRedakti
La plej malsupra registrita temperaturo en Firozabad estis −1 °C; la plej alta estis 48 °C. La averaĝa pluvo jare estas 696 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen tre ofte inter julio-septembro. La temperaturo varias inter 19-32 °C.
VidindaĵojRedakti
- pluraj preĝejoj
FontojRedakti
- WikiTrans