Fischbachtal
Fischbachtal - prononco [FIŜbaĥta:l] - estas komunumo en centra Germanio. Ĝi situas en la distrikto Darmstadt-Dieburg, en federacia lando Hesio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 2759 loĝantojn.
Fischbachtal | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distrikto | Distrikto Darmstadt-Dieburg | |||||
Urborajtoj | ne | |||||
Telefona antaŭkodo | 06166 | |||||
Poŝtkodo | 64405 | |||||
Aŭtomobila kodo | DA | |||||
Oficiala Municipokodo | 06432007 | |||||
Subdivido | 6 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Wilfried Speckhardt | |||||
Adreso de la administrejo | Darmstädter Straße 8 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 2759 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 46′ N, 8° 49′ O (mapo)49.7705555555568.8141666666667Koordinatoj: 49° 46′ N, 8° 49′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 180 m | |||||
Areo | 13,27 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.fischbachtal.de/ | |||||
Historio
redaktiDum 1971 la komunumo Fischbachtal kreiĝis per libera unuiĝo de la antaŭe sendependaj komunumoj:
- Steinau (prononcu Ŝtajnaŭ),
- Billings kun Meßbach (prononcu Mesbaĥ) kaj Nonrod,
- Lichtenberg (prononcu pli-malpli Liĥtnberg) kun Obernhausen (prononcu Obern-Haŭzn),
- Niedernhausen (prononcu Nidern-Haŭzn).
Tiuj komunumoj jam antaŭ longe estis proksime interligitaj geografie, ekonomie kaj kulture. La komunumoparto Billings havas partnerecon kun la multe pli granda urbo Billings en Usono, kiu estas la ĉefurbo de la subŝtato Montano.
Vizitindaĵoj
redaktiLa grafoj de Katzenelnbogen ĉirkaŭ la jaro 1200 konstruis kastelon, kaj dum 1228 menciiĝas nobelo Diether de Katzenelnbogen, kiu nomatas "grafo de Lichtenberg" . Sur la fundamentoj de tiu kastelo la grafo Georg la Unua de Hesio inter 1570 kaj 1581 konstruigis la kastelon Lichtenberg, kiu de tiam estas simbolo kaj kultura centro de la valo. La renesanca konstruaĵo nun hejmigas la muzeon pri pejzaĝo Odenwald sur tri kastelaj etaĝoj, kaj krome ofte gastigas koncertojn.
Vale, rekte apud la kastela monto, troviĝas kampadejo kun somere plaĉa natura naĝejo kun flugpilka, tablotenisa kaj ŝaka ludejoj plus herbejoj por kuŝado, piedpilko kaj pliaj ludoj. La naturan naĝejon de junio ĝis fino de aŭgusto malmultekoste (kontraŭ 1 € po tago por pli-ol-12-jaruloj, duono por pli junaj infanoj) eblas uzi ankaŭ ne tie kampadante.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo germane
- paĝoj de la kastelo Lichtenberg, germanlingvaj
- paĝoj de la kampadejo kaj natura naĝejo, germanlingvaj