Kastelo Lichtenberg (Hesio)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kastelo Lichtenberg

La renesanca kastelo Lichtenberg en Hesio, en la samnoma loĝloko Lichtenberg (prononco [LIHtnberk]), parto de la komunumo Fischbachtal (prononco [FIŜbaĥtal]), distrikto Darmstadt-Dieburg, estis konstruigita fare de la grafo Georg la 1-a de Hesio inter 1570 kaj 1581 sur la fundamentoj de antaŭa burgo konstruigita ĉirkaŭ la jaro 1200 fare de la grafoj de Katzenelnbogen. La kastelo estas simbolo kaj kultura centro de la valo Fischbach, nun hejmigas la muzeon pri pejzaĝo Odenwald sur tri kastelaj etaĝoj, kaj krome ofte gastigas koncertojn.

Kastelo Lichtenberg
Kastelo
kastelo [+]

LandoGermanio
Federacia landoHesio
KomunumoFischbachtal
- koordinatoj49° 46′ 21″ N, 8° 48′ 35″ O (mapo)49.77258.80972Koordinatoj: 49° 46′ 21″ N, 8° 48′ 35″ O (mapo)

Kastelo Lichtenberg (Hesio)
Kastelo Lichtenberg (Hesio)
DEC
Lokigo de Hesio en Germanio

Map
Kastelo Lichtenberg
Vikimedia Komunejo:  Schloss Lichtenberg (Hessen) [+]
vdr
kastelo Lichtenberg
la okcidenta fasado
la natura naĝejo rekte piede de la kastela monto, frumatene

En 1570, majstro masonisto Jakob Kesselhut de Kaselo komencis vastigi la antaŭan burgon en palacon nome de landgrafo Georgo la 1-a de Hesio-Darmstadt. De la antaŭa supra burgo restis nur la konstruaĵo Katzenelnbogen kaj la orienta ekstera muro. Ĉi-lasta estis retenita kiel la ekstera muro de la pli poste konstruita orienta alo. Restaĵoj de malnovaj fenestromalfermaĵoj daŭre estas videblaj en la kastela kapelo. Lichtenberg estis la unua renesanca kastelo en suda Hesio kaj tiel servis kiel modelo por aliaj konstruaĵoj en la regiono (ekzemple la kastelo en Darmstadt).

La familio de la landgrafo ŝatis resti en Lichtenberg pro la "sana aero". La kastelo iĝis la deirpunkto por ĉasado kaj foje ankaŭ la vidvina loĝejo de la landgrafinoj.

Dum la Tridekjara Milito (1618-1648), la landgrafa familio provizore alprenis permanentan loĝejon en Lichtenberg por protekti sin kontraŭ preterpasantaj armeoj kaj la senbrida pesto en Darmstadt. La kastelo kaj fortikaĵo Lichtenberg neniam estis konkeritaj dum la Tridekjara Milito, nur la provizoj devis esti "donitaj" al kontraŭuloj. Tamen, la plej multaj el la vilaĝoj en la Fischbachtal estis forlasitaj post la fino de la milito pro atakoj kaj epidemioj.

En la sekvaj jaroj post 1648, la Hesaj landgrafoj kaj iliaj familioj vivis en la palaca komplekso malpli kaj malpli ofte.

Vale, rekte apud la kastela monto, troviĝas kampadejo kun somere plaĉa natura naĝejo kun flugpilka, tablotenisa kaj ŝaka ludejoj plus herbejoj por kuŝado, piedpilko kaj pliaj ludoj. La naturan naĝejon de junio ĝis fino de aŭgusto malmultekoste (kontraŭ 1 € po tago por pli-ol-12-jaruloj, duono por pli junaj infanoj) eblas uzi ankaŭ ne tie kampadante.

La nomon portas pluraj konataj homoj, interalie la germana aŭtoro, filozofo kaj unua profesoro pri eksperimenta fiziko Georg Christoph Lichtenberg, kiu naskiĝis dum 1742 en Ober-Ramstadt tutproksime de Lichtenberg kaj mortis dum 1799 in Göttingen).

Eksteraj ligiloj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti
  • la apartigan paĝon pri la geografia kaj persona nomo "Lichtenberg".