Flankapluma arbanaso

La Flankapluma arbanaso aŭ pli simple Pluma arbanaso (Dendrocygna eytoni), nomata ankaŭ Flankapluma fajfanaso, estas birdospecio de la grupo de arbanasoj kiu reproduktiĝas en Novgvineo kaj Aŭstralio. Ĝi estas ĉefe bruna anaso kun longa kolo kaj karakteraj plumoj kiuj elstaras el ties flankoj kaj havigas la komunan nomon. Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ aspekto.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flankapluma arbanaso
Flankapluma arbanaso
Flankapluma arbanaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Dendrocygna
Specio: D. eytoni
Dendrocygna eytoni
(Eyton, 1838)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Flankaplumaj arbanasoj ofte ripozas en grandaj aroj

Taksonomio redakti

Priskribita de la angla naturalisto Thomas Campbell Eyton en 1838, ties specifa epiteto honoras ties nominton. Ties genra nomo devenas el terminoj de Antikva greka nome dendron "arbo", kaj kuknos (tra Latina cygnus) "cigno".[1] Alternativaj komunaj nomoj estas Eytona plumulo, Ruĝkrura aŭ Fajfa arbanaso, kaj Griza aŭ Ruĝkrura fajfanaso.

Aspekto redakti

 

Ĝi estas 42–60 cm longa kaj ĉirkaŭ unu kilogramon peza. Temas pri longkola anaso kun grizbrunaj supraj partoj, pli palaj subaj partoj kaj blanka pugo. La flankoj montras tre rimarkindajn areojn ruĝecbrunajn kun nigraj fajnaj strioj, nome plumobordoj, kaj sube eliras kelkaj longaj rigidaj nigrabordaj blankecaj plumoj, kio havigas la komunan nomon. Estas rozkoloraj la beko (kun tre granda nigra makulo) kaj kruroj, kaj la iriso estas helbruna kun flava fajna okulringo. La vosto estas plej malhela kaj la suba ventro kontraste blanka. Kaj masklo kaj ino estas similaj laŭ aspekto,[2] kaj tiele ne estas seksa duformismo. Tiu specio havas karaktere tre malaltan kolon kaj mallongajn, malhelajn, rondoformajn flugilojn videblajn dumfluge.[3]

La alvoko estas karaktera fajfo kiu havigas la alternativan komunan nomon de Fajfanasoj.[3]

 
Eĉ dumnaĝe videblas la flankaj rigidaj plumoj kaj eĉ bruna makulareo

Distribuado kaj habitato redakti

 
Flankapluma arbanaso

Ties teritorioj estas orienta, norda kaj centra Aŭstralio el Kimberley tra la Supra Pinto kaj la Kabo Jorko, suben al suda Kvinslando kaj norda Novsudkimrio ĉe la orienta marbordo, kvankam ili povas atingi ĝis nordokcidenta Viktorio interne, najbare de la rivero Murray.[4] Ili troviĝas ankaŭ en Novgvineo. La preferata habitato estas alta herbejo kaj savano, ofte ĉe akvejoj.

Manĝo redakti

Pli ol plonĝi por manĝo en akvejoj kial aliaj anasoj, la Flankapluma arbanaso manĝas plukante herbon surtere.[5]

Reproduktado redakti

La Flankapluma arbanaso reproduktiĝas dum la humida sezono, ĝenerale en Januaro al Marto, kvankam ankaŭ tiom malfrue kiom ĝis Aprilo, aŭ foje, Majo. Oni faras unu ovaron ĉiusezone. La nesto estas matraceto de herboj aŭ simila materialo inter alta herbo, aŭ en aŭ ĉe vegetaĵaro kiel ŝirmo. La ino demetas 10 al 12 ovalajn ovojn, kiuj estas 48 x 36 mm; foje oni registris ĝis 14 aŭ plie. Dekomence brilaj kaj kremokoloraj, ili povas iĝi makulecaj.[4] La kovada periodo estas ĉirkaŭ 30 tagoj.

Gatton, SOr Kvinslando, Aŭstralio

Referencoj redakti

  1. Henry George Liddell kaj Robert Scott. (1980) A Greek-English Lexicon (mallongigigta eldono). Unuiĝinta Reĝlando: Oxford University Press. ISBN 0-19-910207-4.
  2. Simpson K, Day N, Trusler P. (1993) Field Guide to the Birds of Australia. Ringwood, Victoria: Viking O'Neil, p. 174. ISBN 0-670-90478-3.
  3. 3,0 3,1 Slater, Peter. (1970) A Field Guide to Australian Birds:Non-passerines. Adelaide: Rigby, p. 227. ISBN 0-85179-102-6.
  4. 4,0 4,1 Beruldsen, G. (2003) Australian Birds: Their Nests and Eggs. Kenmore Hills, Qld: self, p. 161. ISBN 0-646-42798-9.
  5. Wade P. (ed.). (1977) Every Australian Bird Illustrated. Rigby, p. 55. ISBN 0-7270-0009-8.

Eksteraj ligiloj redakti