La Flavbeka aremono (Arremon flavirostris) estas specio de birdo de la familio de Pasereledoj kaj genro de Aremonoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavbeka aremono
Flavbeka aremono
Flavbeka aremono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Pasereledoj Passerellidae
Genro: Arremon
Specio: A. flavirostris
Arremon flavirostris
(Swainson, 1838)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
ArremonWuchereriSmit.jpg
ArremonWuchereriSmit

Ĝi troviĝas en Argentino, Bolivio, Brazilo kaj Paragvajo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Tiu aremonospecio montras tre nigrablankan kapobildon konsistantan el nigra ĝenerala koloro kun tre markata blanka superokula strio kiu ne superas la okulon (tio estas pli mallonga ol tiu de la Oranĝbeka aremono, sed ja atingas la kolflankon. Sub la blanka gorĝareo (pli etenda ol tiu de la Oranĝbeka aremono) estas nigra brustozono kiu separas ĝin el pli griza kolumo kaj grizecaj al sablokoloraj subaj partoj. La dorso estas pli griza ol tiu de la Oranĝbeka aremono, sed kun olivverdeca ŝultroxzono. La kruroj estas rozkoloraj kun tre flavoranĝeca beko (kun nigreca supra bordo) kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo.

Referencoj redakti

Literaturo redakti