Flavfrunta barbulo

La Flavfrunta barbulo (Megalaima flavifrons) estas birdospecio de la familio de Aziaj barbulojMegalaimedoj. La barbuloj estas grupo de preskaŭpaserinaj birdoj kun tutmonda tropika distribuado. Ili ricevas tiun familian nomon pro la bridoj aŭ harecplumoj kiuj ĉirkaŭas siajn fortikajn bekojn. Tiu ĉi estas endemisma loĝanto kaj reproduktanto en Srilanko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavfrunta barbulo
Ruĝkrona barbulo
Ruĝkrona barbulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Megalaimedoj Megalaimidae
Genro: Megalaima
Specio: M. flavifrons
Megalaima flavifrons
(Cuvier, 1816)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

En la genro de Aziaj barbuloj nome Megalaima estas du grupoj de specioj laŭ la kapoplumaro, kvankam ĉiuj havas ĝeneralan verdan plumaron en la korpo kaj vosto. Sed laŭ la kapoplumaro estas specioj kiuj havas grizbrunajn sen koloraj markoj kapojn, kolon kaj bruston, kiel la Brunkapa barbulo, la Stribarbulo, la Verda barbulo kaj la Verdorela barbulo, dum aliaj havas tre rimarkindajn kolorajn markojn en la kapo ĉefe ruĝaj, flavaj aŭ bluaj (bazaj koloroj) kun metalaj briloj, kiuj estas ekzemple la jenaj: Ruĝkrona barbulo, Ruĝgorĝa barbulo, Flavfrunta barbulo, Flavgorĝa barbulo, Nigrobrova barbulo, Bluvanga barbulo, Flavkrona barbulo, Blugorĝa barbulo, Bluorela barbulo, Ruĝfrunta barbulo kaj Sangofrunta barbulo. Tiu ĉi specio, do, apartenas al tiu lasta grupo kun koloraj markoj.

Pli precize tiu ĉi specio estas mezgranda barbumo 21 cm longa. Kiel aliaj barbuloj, ĝi estas diketa birdo, kun mallonga kolo, granda kapo kaj mallonga vosto. La plenkreskulo havas ĉefe tre verdajn korpon kaj flugilojn, kun skvameca aspekto en la brusto. Ili havas bluajn vizaĝon kaj gorĝon kaj flavan antaŭan kronon (de kie venas la nomo kaj en la latina scienca nomigo kaj en diversaj lingvoj, krom Esperanto), krom la bridaj harecplumoj ĉirkaŭ la fortika beko, propraj de la tuta genro. La subvosto estas blueca.

La Flavfrunta barbulo estas arborema specio de arbaroj, inkludante grandajn ĝardenojn, kiuj manĝas ĉefe frukton kaj nur rare insektojn. Ili nestumas en arbotruo, kie la ino demetas 2-3 ovojn.

La voĉo estas longdaŭra kaŭ-kaŭ-kaŭ-kaŭ.

Referencoj redakti