Flavgorĝa stepkoko

La Flavgorĝa stepkoko (Pterocles gutturalis) estas specio de birdo de la familio de Pterokledoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavgorĝa stepkoko


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Pterokloformaj Pterokloformes
Familio: Pterokledoj Pteroclididae
Genro: Pterocles Pterocles
Specio: Flavgorĝa stepkoko 'Pterocles gutturalis'
Andrew Smith 1836
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Ĝi troviĝas en subsahara Afriko kaj pli precize en orienta strio de landoj el Eritreo kaj Etiopio tra Kenjo kaj Tanzanio ĝis norda Zambio, kaj krome en alia suda strio (sed ne en plej suda pinto de la kontinento) tra sudo de tiu laste menciita lando, Zimbabvo, Bocvano, Angolo, Namibio kaj Sudafriko. Temas pri loĝanta specio en la orienta sttrio kaj iomete translokiĝante en la suda strio, kie ili reproduktiĝas sude de Zambio aŭ norde de Bocvano kaj poste vintras ĉe Zimbabvo, Bocvano kaj norde de Sudafriko.

Aspekto redakti

 
Macho y hembra en una ilustración de Boyd Horsbrugh (1912).

Temas pri mezgranda birdo 30 cm longa kaj 340-345 g peza la masklo kaj 285-400 g la ino. Ambaŭ seksoj havas flavajn vizaĝon kaj gorĝon, grizajn kronon, nukon kaj malantaŭan kolon kaj nigran traokulan strion ekde la beko, sed ĉe la masklo ĝi estas pli rimarkinda kaj subiras limigante la flavan vixzaĝon el la griza nuko kaj poste antaŭeniras al la brusto kie larĝiĝas. Tiele la masklo estas sufiĉe diferencebla, sed la ino konfuziĝas kun tiu de la Brunventra stepkoko, se oni ne rigardas la traokulan strion. La beko estas helblugriza kaj la okulringo helgriza. La vosto estas kojnforma kaj nigra kun blanka fina strio. La ino havas punktitajn dorson kaj subajn partojn. La masklo havas ruĝbrunajn subajn partojn kaj brunverdecan dorson.

Kutimoj redakti

La specio kutime troviĝas laŭ paroj aŭ etaj grupoj en malaltaj herbejoj, sed ili ariĝas ĝis po 50 individuoj por flugi al akvejoj matene. Kutime ili nestumas en la seka sezono en eta engrunda truo, kie la ino demetas 2 aŭ 3 ovojn. La kovado daŭras iom malpli ol unu monato kaj ĝin faras la ino tage dum nokte ĝin faras la masklo, kiu krome poste alportas akvon por la idaro, kiu ekflugas post unu monato. Ofte ili ĉeestas inondeblajn aŭ ĵusinonditajn areojn aŭ eĉ terkulturejojn. Ĝis 2,000 m de altitudo. Ili manĝas grejnojn.

Referenco redakti

Eksteraj ligiloj redakti