Flavkrura kolombo
La Flavkrura kolombo aŭ Palkapa kolombo (Columba pallidiceps) estas birdospecio de la familio de Kolombedoj, Columbidae, kiu estas loĝanta reproduktanta birdo kiel endemio en Bismarkoj kaj Salomonoj.
Flavkrura kolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Grava trajto de tiu specio estas la oranĝecflavaj kruroj kio estas malota en kolomboj de la genro Columba, kiuj ĝenerale havas ruĝajn piedojn. Tamen okuloj kaj beko estas ruĝecaj, tiu kun griza pinto. La kapo estas blankeca al helgriza, kio estas tialo por la latinlingva scienca nomo kaj kie kontrastas la ruĝaj okuloj kaj beko. Kolo kaj brusto estas brile malhelverdecaj. Dorso kaj flugiloj nigrecaj al malhelgrizaj kun purpuraj irizecoj kaj pugo kun tre brilaj metalverdecaj nuancoj.
Ties natura habitatoj estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj. Ĝi estas minata pro habitatoperdo.
Ĝi estis iam klasita kiel Endanĝerita fare de la IUKN.[1] Sed nova esplorado montris, ke la specio ne estas tiom rara kiom oni supozis. Sekve, ĝi estis sublistitan al ka tegorio de Vundebla specio en 2008.[2]
Notoj
redakti- ↑ BLI (2004)
- ↑ BirdLife International (BLI) (2008): [2008 IUCN Redlist status changes.] Arkivigite je 2007-08-28 per la retarkivo Wayback Machine Alirita en 2008-MAJO-23.
Referencoj
redakti- Gibbs, Barnes kaj Cox, Pigeons and Doves (Pica Press 2001) (ISBN 1-873403-60-7)
- del Hoyo J., Elliott A. & Sargatal J. (1997) Handbook of the Birds of the World, Volume 4, Sandgrouse to Cuckoos. BirdLife International, Lynx Edicions, Barcelona, 679 p.
- Prin J. & G. (1997) Encyclopédie des Colombidés. Éditions Prin, Ingré, 551 p.