La Flavokula kolombo (Columba arquatrix) estas birdospecio de la familio de Kolombedoj, Columbidae, kiu estas loĝanta reproduktanta birdo en multo de orienta kaj suda Afriko el Etiopio ĝis Kablando. Populacioj estas en okcidenta Angolo, sudokcidenta Saudarabio kaj norda Jemeno. Ĝi estas surloke ofta, kvankam vakuoj en ties distribuado okazas pro ties habitataj postuloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavokula kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columba (genro) Columba
Specio: Flavokula kolombo Columba arquatrix
Temminck, 1808
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
ColumbaArquatrixDavies

La maskla plenkreskulo de Flavokula kolombo estas granda kolombo de 37 ĝis 42 cm longa kaj peza 300 ĝis 450 g.[1][2][3] Ties dorso kaj flugiloj estas grenat-koloraj, kaj la ŝultroj havas tre multajn blankajn punktomakulojn. La subaj partoj estas grenat-koloraj kun tre multaj blankaj punktomakuloj, kaj la kapo estas griza kun flavaj makuloj ĉirkaŭ la okuloj, kaj flava beko. La plumaro de kolo, uzata en memmontrado, estas strieca grenat-kolora kaj blanka, la subflugilo kaj subvosto estas malhelgrizaj, kaj la piedoj estas flavaj.

Inoj estas tre similaj sed iom pli senkoloraj. Junuloj havas la grenat-kolorajn kaj grizajn partojn anstataŭitaj per malhelbrunaj partoj, dum la nudaj partoj estas senbrilaj verdec-flavaj, kaj la flugilplumoj havas palajn bordojn. Dumfluge, tiu kolombo aspektas tre malhelaj. Ties flugo estas rapida, kun regulaj flugilfrapoj kaj foja subita flugilfrapado kiu estas tre karaktera de kolomboj ĝenerale. The call is a loud coo coo.

Habitato redakti

Tiu estas specio de malvarmaj, humidaj arbarkanopeoj super 1 400 m altitude, kvankam ĝi estas foje surloke tiom malalte kiom ĝis 700 m. Ili loĝas en montara finboso, duaranga kreskaĵaro, kaj arbarklarejoj, kaj manĝas en agrikulturaj kultivejoj kiam ili ne estas persekutataj.

Kutimaro redakti

Reproduktado redakti

La Flavokula kolombo konstruas grandan neston el bastonetoj de ĝis 15 m alta en arbo kaj tien la ino demetas unu (rare du) blankajn ovojn. La ovoj estas kovataj dum 17–20 tagoj ĝis eloviĝo, kaj la idoj elnestiĝas post kromaj 20 tagoj.

La masklo faras memmontradon kiu konsistas el longaj kapinklinoj, kaj memmontran flugadon kiuj konsistas el suprenigo, flugilfrapado kaj milda glitado.

Manĝado redakti

La Flavokula kolombo manĝas fruktojn kaj berojn, ĉefe plukitajn en la kanopeo, sed ĝi povas ankaŭ descendi por preni falitaj fruktoj kaj kapti kelkajn insektojn kaj raŭpojn. En la sudo de ties teritorio, ĝi favoras la frukton de tre invada planto, nome Solanum mauritianum. Tiuj birdoj flugas konsiderindajn distancojn el ties ripozejoj al manĝareojn, kaj junuloj kaj nereproduktuloj formas arojn.

Geofagio (nome argilplukado) estis observita en tiu specio.[4]

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Rameron (African olive) pigeon - Columba arquatrix : WAZA : World Association of Zoos and Aquariums. WAZA. Arkivita el la originalo je 2013-12-03. Alirita 2012-08-24. Arkivigite je 2013-12-03 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-03. Alirita 2021-01-25.
  2. African Olive Pigeon (Columba arquatrix fam. columbidae) Kruger Park Birds & Birding. Thekruger.com (2010-09-15). Arkivita el la originalo je 2010-11-18. Alirita 2012-08-24.
  3. Field Guide to the Birds of East Africa: Kenya, Tanzania, Uganda, Rwanda, Burundi de Stevenson & Fanshawe. Elsevier Science (2001), (ISBN 978-0856610790)
  4. Dean, W. R. J.. (2005) “African Olive Pigeon”, Roberts Birds of Southern Africa, 7‑a eldono, Cape Town: Trustees of the John Voelcker Bird Book Fund. ISBN 0620340533.

Referencoj redakti

  • Gibbs, Barnes kaj Cox, Pigeons and Doves (Pica Press 2001) (ISBN 1-873403-60-7)
  • Ian Sinclair, Phil Hockey kaj Warwick Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa (Struik 2002) (ISBN 1-86872-721-1)

Eksteraj ligiloj redakti