Florĝardeno de Kroměříž

parko en Kroměříž

La Florĝardeno de Kroměříž estis konstruita surloke de malnova greftejo en Štechovice. Episkopo Karlo Lichtenstein el Castelcorn destinis ĉi tiun terpecon por konstruo de nova ĝardeno 1665; en 1666 la terpecon li ankoraŭ larĝigis per aĉeto de pluaj terpecoj. Originajn planojn prilaboris Filiberto Luchese, sed baldaŭ post tio lin anstataŭis Giovanni Pietro Tencalla. La masonistajn laborojn faris Aleksandro Canaval kaj Miĥaelo Trottner. La Florĝardeno estas unika ekzemplo de frubaroka ĝardeno kun manierismaj elementoj ĉe ni; ĝi estas konstruita sur principoj de itala ĝardeno kaj ĝia graveco estas des pli granda, ke grandparte ĝi konservis sian historian aspekton sen gravaj stilaj ŝanĝoj. Ĝian originan aspekton oni povas determini laŭ grafikaj folioj de J. van den Nypoort kaj G. M. Vischer (1691).

Florĝardeno de Kroměříž
Vido en la ĝardenon el la galerio
Vido en la ĝardenon el la galerio
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Ĉeĥio

(Vidu la situon sur mapo : Ĉeĥio)
lokigo
Geografia situo 49° 17′ 50″ N, 17° 22′ 51″ O (mapo)49.2971117.38079Koordinatoj: 49° 17′ 50″ N, 17° 22′ 51″ O (mapo)
Lando(j) Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio
Urbo Kroměříž
Geografio
Trajtoj
Interreta ligilo zamek-kromeriz.cz
Information icon.svg
vdr
Rotondo en Florĝardeno
Galerio en Florĝardeno

La Florĝardeno formas regulan oblongon kun pli mallongaj flankoj okcidente kaj oriente. La okcidenta flanko estas formata per galerio kun skulpta dekoracio. La tuta ĝardeno estas dividita je du duonoj. La pli proksima parto al galerio estas formita per triangulaj floraj parteroj kaj tondita aleo ĉirkaŭ centrala somerkasteleto. En la dua pli orienta parto estis artefaritaj lagetoj kaj supretoj de "Fragaj Montetoj". La origina enirejo en la ĝardenon estis tra triopo de portaloj en okcidenta galerio. La areo de orienta parto de la ĝardeno estis plenigita per vicoj da fruktarboj. Al tiu ĉi parto tuŝapudis ankoraŭ parto de ĝardenisto, kvadrato kun "Lepora Monteto" kaj "Cigna Lageto" kun ovala birdejo sur artefarita insuleto.

Finkonstruoj kaj alkonstruoj en la ĝardeno en la 19-a jarcento certe grave tuŝis la originan koncepton, tamen la ĝardeno mem restis per ili preskaŭ netuŝita. Antaŭ ĉio estis en la jaro 1840 konstruita nova enirejo, enireja konstruaĵo (domo de ĝardenisto) kaj ambaŭ forcejoj. En 1904 estis adaptita rotondo: estis masonŝtopitaj flankaj enirejoj kaj antaŭ la ĉefan enirejon alkonstruita kolona vestiblo (prostylos). La adaptlaboroj tuŝis ankaŭ la internaĵon de la konstruaĵo.

EksterejoRedakti

La ĉefa enirejo estis el direkto de Argilejo (Hliník) per tri portaloj en galerio. Ambaŭ flankaj enirejoj estas borditaj per masivaj zonitaj pilastroj surbaze de ankoraŭ manierisma stilo kun blazonoj kun episkopa emblemo de Karolo Lichtenstein el Gastelcorn. La ĉefa portalo estas borderita per duonkolonoj kun la dato 1675 en kartuŝo kun episkopa skulptita portreto. Surskribo super la ĉefa enirejo:

INGREDERE HOSPES ET
OPEROSAM VLIGINOSI QVONDAM AC
INCVLTI HIC RVRIS VIDE SIS METAMOR
PHOSIM. SOSPES INNOCVIS HORTI FRVERE
DELICIIS QVEM DESIGNAVIT DECENNALIO
CVRA NEC MODICIS IMPENSIS TIBI EST
ARCHITECTATVS SIBIQ ET POSTERIS
CAROLVS EX COMITIB. DE
LICHTENSTEIN EPVS OLOM
1675

Ĝardenista domoRedakti

Ĝi estis konstruita en la jaro 1840 en novrenesanca stilo de arĥitekto Antonio Arch. Ĝi formas novan enirejon en la ĝardenon. Dum okazigo de deputitara asembleo en Kroměříž loĝis ĉi tie historiisto Václav Vladivoj Tomek. Antaŭ la domo cstas bonkvalita baroka statuo de sankta Johano Nepomuka kun dediĉa surskribo, kies grandaj literoj indikas jarkalkulon:

DIVo lo
annI nepoMVC
saCrata
eXIstIt
statVa (1730)

GalerioRedakti

Ĝi estis konstruita en la jaroj 1665-1671 laŭ projekto de Tencalla kun tipaj signoj de lia persona stilo. La Galerio estas longa 233 m, 14 m larĝa kaj 10,4 m alta. Sur ĝia fronto estas bustoj, interne de kolonejo estas niĉoj, kiuj estis malaltigitaj, kaj en ili 44 statuoj el antikva historio kaj mitologio: Herkules, egipta virino, Arungus, Niobe, Apollo, Meduilina, Pora, Agrippina, Faun, Melpomene, Flamen, Venus, Bacchus, Cassandra, triumfanta roma eques, Sabina, Seneca mortanta, Livia, triumfanta roma patricio, Diana, Augustus, Minerva, Aesculap, Urania, oferanto, Veturia, Merkur, Erato, roma sklavo, Euterpe, Misenus (filo de Aiol), Atlanta (edzino de Hippomen), roma senatoro, Flora, ludanta Alexandr, Nymfa, Hemafrodit, Sibylla, satiruso Marsyas, Julia Augusta, Julius Caesar, Ceres, ĉasanto Actaeon, Juno.

La tuta dekoracio estas en formo de "allusio" - aludo al similaj ĝardenoj italaj kun antikvaj plastikaĵoj kaj arĥeologiaj memoraĵoj. Aŭtoro de la skulptista dekoracio ne estas precize konata. Rilate al la ĝardeno estas el la fontoj konata nomo de Miĥaelo Mandik: lia artista esprimado estas rimarkinde konservativa, sen inventema kompozicio kun necerta esprimo de la statuoj; li en ĉiu sia laboraĵo luktis pri kvalito.

Ĉe ambaŭ flankaj niĉoj estis iam skulpte ornamitaj fontanoj de Venuso kaj Neptuno.

Fontanoj de leonoj kaj tritonojRedakti

Fontanoj de leonoj kaj tritonoj estas parto de la origina ĝardena ekipaĵo.

Belvedero - WasserkunstRedakti

Ĝi estis konstruita en la jaroj 1667-1668 kiel centralo kun kupolo. Stuka dekoracio estas verko de Quirich Castelli, freskoj kun mitologiaj motivoj de Carpofor Tencalla. Origine estis en la centralo grotoj kun skulpta dekoracio kaj fontanoj. Dum riparlaboroj de rotondo en la jaro 1904 oni faris ŝanĝon de la internaĵo. La skulptisto de Kroměříž Johano Beck kompletigis la mankantajn statuojn (Faŭno kun cimbaloj, gitaro, anaso kaj leporo). Interesa eksponaĵo de ĉi tiu objekto estas pendolo de Foucault, per kiu Johano Bernardo Leono Foucault (1819- 1868) pruvis en la jaro 1851 en Parizo rotacion de la terglobo. La pendolon ĉi tie instalis komence de la 20-a jc. Prof. Francisko Nábělek, eminenta fizikisto kaj astronomo de Kroměříž.

LabirintoRedakti

Ĝi fermas duonon de la ĝardenareo. Ili estas du, tonditaj oblongforme kaj rondforme. Per la vojo laŭ transversa akso oni povas atingi eksoranĝerion ĉe Cigna Lageto kun birdejo sur la artefarita insuleto. Ĝin konstruigis episkopo Schrattenbach en la jaro 1722.

Fragaj montetojRedakti

En fino de la ĝardeno estas artefaritaj altaĵetoj, el kiuj eblas transflugi per rigardo la tutan ĝardenon.