Urba florkonkurso (Francio)

(Alidirektita el Flora vilaĝo)

La francia urba florkonkurso, france concours des villes et villages fleuris, estis kreita en 1959. Ĝia celo estas favori la evoluigon de verdejoj en urboj.

Ŝildo pri premieco en la florkonkurso

Ĝia partoprenantaro kreskis de 600 komunumoj en la unua jaro al 5.300 en 1972, pli ol 10.000 en 1993 kaj 12.000 en 2003. La konkurso okazas en apartaj kategorioj pri urboj kaj vilaĝoj kaj atribuas la titolon de "flora urbo/vilaĝo", je rangoj de unu al kvar floroj, plus "grandan premion". En 2003 ĝi atribuis jenajn premiojn:

  • 2.375 komunumoj rajtis uzi la ŝildon "flora urbo" resp. "flora vilaĝo"
  • 187 el ili ricevis kvar florojn
  • 67 el tiuj ricevis "grandan premion"

En 2005 jenaj premioj estis atribuitaj:

  • 2.806 floraj urboj/vilaĝoj
  • 1.081 ricevis unu floron
  • 885 ricevis du florojn
  • 644 ricevis tri florojn
  • 196 ricevis kvar florojn
  • 70 el ili ricevis grandan premion

Kriterioj redakti

La kriterioj de la konkurso[1] komence orientiĝis precipe pri estetikaj aspektoj, sed nun konsideras ankaŭ la viv-mediajn aspektojn kaj la daŭrivon.

Eŭropa konkurso redakti

Ekzistas simila konkurso eŭropa, nomata Entente Florale. En ĝi partoprenas 12 landoj: Aŭstrio, Belgio, Britio, Ĉeĥio, Francio, Germanio, Hungario, Irlando, Italio (de 2005), Kroatio (de 2003), Nederlando, Slovenio.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti