Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Floreal GABALDA estis franca esperantisto. Li naskiĝis en Francio en 1946 - forpasis la 4-an de decembro 2024.

Floreal Gabalda
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1946 (1946-04-21)
en Cros-de-Montvert
Morto 4-an de decembro 2024 (2024-12-04) (78-jaraĝa)
en Égly
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Venezuelo Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Liba Gabalda Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1963–) Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Floreal Gabalda naskiĝis en Francio en 1946 al hispanaj gepatroj. Post la bakalaŭriĝo en 1965 li studis en universitatoj de Grenoblo kaj en la jaro 1971 ricevis titolon Doktoro-Inĝeniero. Li estis tre modesta. Poste, anstataŭ la militservo, li preferis labori kiel kooperanto kaj profesoro en Venezuela Universitato de Teknologio (IUT) en Karakaso, kie li restis kvin jarojn.

Esperanton li ellernis samtempe kun sia patro fine de la 1963a jaro. Li tuj komencis serioze aktivi en Venezuela Esperanto-Asocio, en junulara movado kaj en SAT. Li estis honora membro de TEJO.

Kun sia edzino Liba li konatiĝis en la jaro 1978 dum la 63-a Universala Kongreso en Varna (Bulgario). Post la geedziĝo en Ĉeĥoslovakio ili reiris Venezuelon en la jaro 1980, kie li daŭrigis sian profesian postenon de profesoro. Kune ili aktivis en VEA. Floreal fariĝis la vicprezidanto, Liba kasistino kaj ŝi iniciatis la E-kronikon. Ili ambaŭ ankaŭ instruis Esperanton.

En Karakaso naskiĝis iliaj du infanoj Belonia kaj Ideal, ambaŭ denaskaj esperantistoj.

Post la malfavora situacio en Venezuelo ili revenis Francien en la jaro 1986a. Ili partoprenis multnombrajn E-kongresojn, seminariojn kaj aliajn E-aranĝojn: UK, IK SAT, IFEF, ILEI, MES, PSI, BET, jarfinajn renkontiĝojn en Germanio: IF, NR, Luminesk, seminariojn en Kvinpetalo, kastelo Greziljono, Metabief, Internaciajn E-Semajnojn en Hispanio kaj plurajn aranĝojn en Ĉeĥio. Ili ŝatis vojaĝi, viziti multajn landojn kaj ĝui esperantistan etoson.

Floreal forpasis pro la kancero la 4an de decembro 2024.

Li eklernis Esperanton fine de 1963 kaj lia unua internacia kongreso estis la 42-a SAT-Kongreso okazinta en Novi Sad (Jugoslavio) en 1969[1]. Li ankaŭ partoprenis la postajn kongresojn de SAT: la 43-an en Aŭgsburgo kaj la 44-an en Parizo. Ekde 1969 ĝis lia alveno al Venezuelo fine de 1971, li respondecis pri la Junulara Angulo de Sennaciulo, organo de SAT, kies membro li estis ekde la sama jaro. Li estis membro de Venezuela Esperanto-Asocio ĝis sia translokiĝo al Francio kun sia edzino Liba kaj filino Belonia. Li estas honora membro de TEJO[2]

Artikoloj en Starto
subskribitaj per nomo Gabalda

Starto 3/2024 - La Eŭropa Esperanto-Kongreso, Strasburgo, 8-12 majo 2024
Starto 2/2024 - 75-a IFEF-kongreso, Strasburgo, 8-12 majo 2024
Starto 1/2024 - Mediteranea Esperanto-Semajno 2024, 9-16 marto 2024
Starto 4/2023 - 81-a Hispana Kongreso de Esperanto en Sevilo, 12-15 oktobro 2023
Starto 4/2023 - Internacia Seminario pri Sociaj Retoj kaj Homa Konduto
Starto 3/2023 - 56a ILEI-kongreso kaj 79a Junulara Kongreso, Lignano Sabbiadoro, 5-12.8.2023
Starto 2/2023 - La Mediteranea Esperanto-Semajno en „Les Issambres“, 25.2.-4.3.2023
Starto 2/2023 - La 39-a Printempa Semajno Internacia, 3-10 aprilo 2023, Wittenberg
Starto 2/2023 - PEKO - Printempa Esperanto-Kunveno, 18-21 majo 2023
Starto 1/2023 - La 7-a LUMINESK en Heilbronn, 27.12.2022-3.1.2023
Starto 3/2022 - La 89-a Itala Kongreso de Esperanto en Breŝo, 20-27.8.2022
Starto 2/2022 - Verden kaj AMO-seminario en Greziljono, 31.3.-5.4.2022
Starto 3/2021 - Praktikado de la lingvo en Kvinpetalo, 5.-9.7.2021
Starto 3/2020 - La 6-a Esperanto-staĝo en METABIEF
Starto 1/2020 - La 14-a Mediteranea Esperanto-Semajno en Les Issambres, 29.2.-7.3.2020
Starto 1/2020 - La 18a Novjara Renkontiĝo en Wiesbaden, 27.12.2019-3.1.2020
Starto 3/2019 - La 104-a Universala Kongreso, 20.-27.7.2019, Lahtio, Finnlando
Starto 3/2019 - BET-55 en Litovio - Panevėžys, 6 - 17. 7.2019
Starto 2/2019 - La 71-a Internacia Fervojista Esperanto-kongreso, 3-9 majo 2019
Starto 2/2019 - La 13-a Mediteranea Esperanto-Semajno en „Les Issambres“, 2-9 marto 2019
Starto 1/2019 - La 4-a LUMINESK en Königswinter, 27.12.2019-3.1.2019
Starto 4/2018 - La 26-a Esperanto-semajno de la kulturo kaj turismo, Salou, 29.9.- 6.10.2018
Starto 3/2018 - La 51-a ILEI-kongreso en Madrido 20.-27.7.2018
Starto 2/2018 - La 9a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE), 11.-17.2.2018, Havano
Starto 2/2018 - La 34a PSI en Plauen, 30.3.-6.4.2018
Starto 4/2017 - La 25-a Internacia Esperanto-Semajno de kulturo kaj turismo, Tossa de Mar, 30.9.-7.10.2017
Starto 3/2017 - La 102a Universala Kongreso, Seulo, 22.-29.7.2017
Starto 3/2017 - La 90-a SAT-kongreso, Seulo, 29.7.-5.8.2017
Starto 2/2017 - La 11-a Mediteranea Esperanto semajno en „Les Issambres“, 4.-11.3.2017
Starto 1/2017 - La 15-a Novjara Renkontiĝo en Saarbrücken, 27.12.2016-3.1.2017
Starto 1/2016 - La 14-a Novjara Renkontiĝo en Saarbrücken, 27.12.2015-3.1.2016
Starto 4/2015 - La 3-a Sud-Azia Seminario en Katunayake - Srilanko, 31.10.-4.11.2015
Starto 3/2015 - La 100-a UK laŭ okulatestanto, Bulonjo ĉe Maro, 25.7.-1.8.2015
Starto 3/2015 - La 88-a SAT-Kongreso, Nitra, 8.-15.8.2015

Eksteraj ligoj

redakti

Referencoj

redakti
  1. Fonto: Liba kaj Floreal Gabalda, "Kroniko de Venezuela Esperanto-Asocio". Karakaso, 70-a Datreveno de la Fondiĝo de la Asocio kaj la Unua Venezuela Esperantista Renkontiĝo en la jaro 1982-a. Metia libro farita mane de Floreal kaj Liba Gabalda, poste donacita al Venezuela Esperanto-Asocio, paĝo 16.
  2. Laŭ UEA/TEJO[rompita ligilo]