Liba Gabalda

franca esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Liba GABALDA estas ĉeĥa kaj franca esperantisto. Ŝi naskiĝis en Ĉeĥoslovakio. Tie ŝi eklernis Esperanton en Česká Třebová en la kurso gvidata de Jindřich Štanel en la jaro 1967. Post la studado ŝi laboris kiel oficistino ĉe la fervojo.

Liba Gabalda
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco FrancioĈeĥioVenezuelo
Familio
Edz(in)o Floreal Gabalda
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

En la jaro 1969 ŝi partoprenis la 21-an Kongreson de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) en Avinjono en la suda Francio. Ŝi ankaŭ partoprenis la Internacian Esperanto-Skisemajnon de Slovakio kaj plurfoje la Someran Esperanto-Universitaton okazanta ĉiujare en Gyula, Hungario.

En la jaro 1978 ŝi ĉeestis la 63-an Universalan Kongreson en Varna, Bulgario, kie ŝi konatiĝis kun sia estonta edzo. Dum pluraj jaroj ŝi aktivis en la fervojista Esperanto-rondeto "Amikeco" en Česká Třebová ĝis ŝi transloĝiĝis al Venezuelo por kuniĝi kun sia edzo Floreal Gabalda en marto 1980. Post tiam ŝi estis membro de Venezuela Esperanto-Asocio kaj partoprenis multfoje en la kulturaj agadoj de ĉi tiu asocio, poste ŝi kaj ŝia edzo translokiĝis al Francio.[1]

Referencoj redakti

  1. Fonto: Liba kaj Floreal Gabalda, "Kroniko de Venezuela Esperanto-Asocio". Karakaso, 70-a Datreveno de la Fondiĝo de la Asocio kaj la Unua Venezuela Esperantista Rekontiĝo en la jaro 1982-a. Metia libro farita mane per Floreal kaj Liba Gabalda, poste donacita al Venezuela Esperanto-Asocio, paĝo 34.