„ Tiu ĉi estas kolekto de 6 predikoj faritaj je la komenco de la milito de konata kaj elokventa angla pastro, sub la jenaj titoloj Tiu ĉi Mallumo, La Valo de Decido, La Sankteco de Homeco, La Delegado de la Aŭtoritato de Dio, La Devenoj de Civilizacio, La Paco de Dio. En ĉi tiuj predikoj D-ro Morgan zorge ekzamenos [tiel] la spiritan aspekton de la nuna konflikto, kaj serĉas lumon por ĝia esploro el la instruo de la Biblio kaj de Kristanismo. De la komenco, profunde konvinkite, pri la praveco kaj justeco de Brita partopreno en la milito, li tamen “ metas la kulpon pri tiu ĉi aparta milito sur neniun personon,” kaj lia celo estas, do, ne blinde fari riproĉojn, sed esplori falsajn filozofiojn kaj principojn, kaj samtempe konsoli kaj kuraĝigi siajn aŭdantojn pri estantaj kaj estontaj tagoj. Krom kelkaj eraretoj [ekz., teroro, p. 9; sulfero, p. 58; demandas (postulas), p. ; Romanum, p. 59; objectiva, p. 70) kaj dubaj vortoj [sieĝantaĵo, p. 20 ; skalilo (skalo), p. 24; psikocio (? psikozo), pp. 9, 11; malciti (ne citi), p. 12; elĉerpiĝo (? senfortiĝo), p. 59] la teksto estas en bona kaj flua Esperanto, kaj la tradukintoj tre lerte plenumis sian malfacilan taskon. Eble tia libro ne povos tre vaste vendiĝi, sed al ĉiuj amantoj de elokventaj predikoj kaj pensado pri moralaj problemoj mi kore rekomendas ĉi tiun legindan aldonon al nia serioza literaturo. ”