Flughaveno Vieno (germane Flughafen WienFlughafen Wien-Schwechat) estas la plej granda flughaveno de Aŭstrio. Ĝi situas oriente de Vieno kaj servas grandparte al internacia trafiko; ĝi estas la hejmo de la flugkompanioj Austrian Airlines kaj Niki Luftfahrt.

Flughaveno Vieno / Flughafen Wien(-Schwechat)

emblemo

internacia flughaveno
IATA: VIE ICAO: LOWW
Resuma informo
Lando Aŭstrio
Regiono Malsupra Aŭstrio
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto Flughafen Wien AG
Apuda urbo Vieno (18 km)
Alteco 183 m
Geografia situo 48° 6′ 52″ N, 16° 33′ 36″ O (mapo)48.11444444444416.56Koordinatoj: 48° 6′ 52″ N, 16° 33′ 36″ O (mapo)
Flughaveno Vieno / Flughafen Wien(-Schwechat) (Malsupra Aŭstrio)
Flughaveno Vieno / Flughafen Wien(-Schwechat) (Malsupra Aŭstrio)
DEC
Flughaveno Vieno / Flughafen Wien(-Schwechat)
Flughaveno Vieno / Flughafen Wien(-Schwechat)
Situo de Flughaveno Vieno / Flughafen Wien(-Schwechat)
Map
Flughaveno Vieno / Flughafen Wien(-Schwechat)
Kurej-angulo 11/29; 16/34
Kurej-longo 3.500; 3.600 m
Retejo www.viennaairport.at
vdr

La flughaveno kapablas akcepti larĝtubajn aviadilojn, kiaj Boeing 747Airbus A340.

Ĉar la flughaveno situas proksime de la ĉeĥa kaj slovaka landlimoj, ĝi servas ankaŭ al najbarlandaj urboj, precipe Bratislavo kaj Brno, kvankam tiuj ĉi havas proprajn flughavenojn.

Historio redakti

La flughaveno ekestis en 1938 kiel armea flughaveno. Post la dua mondmilito la brita armeo transprenis ĝin. En 1953 estis fondita la brita asocio Austrian Handling Unit, kiu en 1954 estis transformita al la societo Wiener Flughafenbetriebsgesellschaft por civile funkciigi la flughavenon. Ĝi tiam definitive anstataŭis la flughavenon en Aspern, en la 22-a kvartalo de Vieno, kiu ekzistis de 1912.

Situo kaj instalaĵoj redakti

La flughaveno situas inter Vieno (18 km okcidente) kaj Bruck an der Leitha (samdistance oriente). Schwechat, kiu donis al ĝi la kromnomon, situas ĉ. 10 km okcidente. Pli proksime situas Fischamend (2 km oriente), Enzersdorf an der Fischa (3 km sud-oriente) kaj Rauchenwarth (4 km sude). Du kilometrojn norde preterfluas Danubo.

La flughaveno estas aŭte atingebla tra aŭtovojo A4 (Oriente Aŭtovojo) kaj vojo B9 (Pressburger Straße). Ĝi havas propran fervojan stacidomon, kiun servas la viena antaŭurba fervojo (S-BahnSchnellbahn) kaj speciala trajno kun la angla nomo City Airport Train. Ĉi-lasta kostas konsiderinde pli ol ordinaraj trajnoj, sed estas je kelkaj minutoj pli rapida, ĉar ĝi ne haltas inter stacio Wien-Mitte kaj la flughaveno.

Ekzistas ankaŭ buslinioj al Vieno kaj al aliaj urboj, ekzemple Brno.

La flughaveno havas du startejojn, kiuj situas en angulo de 50 gradoj. Ekzistas tri pasaĝerejoj, kvara estas konstruata.

Eksteraj ligiloj redakti