Flustroj kaj krioj

Flustroj kaj krioj (svede Viskningar och rop, laŭvorte "Flustroj kaj krioj") estas sveda historidrama filmo de 1972 verkita kaj reĝisorita de Ingmar Bergman kun steluloj Harriet Andersson, Kari Sylwan, Ingrid Thulin kaj Liv Ullmann. La filmo, kies agado okazas en domo de la fino de la 19a jarcento, temas pri tri fratinoj kaj servistino kiu luktas pro la mortigonta kancero de unu el la fratinoj (Andersson). La servistino (Sylwan) estas tre proksima al ŝi, dum la aliaj du fratinoj (Ullmann kaj Thulin) frontas sian emocian apartiĝon unu el la alia.

Flustroj kaj krioj
filmo
Originala titolo Viskningar och rop
Originala lingvo sveda lingvo
Kina aperdato 1972
Ĝenro filma dramo
Kameraado Sven Nykvist
Reĝisoro(j) Ingmar Bergman
Produktisto(j) Liv Ullmann
Scenaro Ingmar Bergman
Muziko de Pierre Fournier
Rolantoj Harriet Andersson • Kari Sylwan • Ingrid Thulin • Liv Ullmann • Inga Gill • Erland Josephson • Linn Ullmann • Ingrid Bergman • Anders Ek • Henning Moritzen • Georg Årlin • Lena Bergman
Produktinta firmao SF Studios
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio
IMDb
vdr

Inspirita en la patrino de Bergman, Karin Åkerblom, kaj lia vido de kvar virinoj en ruĝa ĉambro, Flustroj kaj krioj estis filmita ĉe la Kastelo Taxinge-Näsby en 1971. Ties temoj estas fido, la ina psiko kaj la serĉo de signifo al sufero, kaj fakuloj trovis bibliajn aludojn. Malkiel antaŭaj filmoj de Bergman, ĝi uzas saturitan koloron, karmezino partikulare.

Post sia premiero en Usono, distribuita de Roger Corman kaj New World Pictures, la filmo estis publikigita en Svedio kaj projekciita ekster konkurenco ĉe la Festivalo de Cannes de 1973. Post du nesukcesaj filmoj de Bergman, Flustroj kaj krioj estis kritikistara kaj komerca sukceso. Ĝi ricevis kvin nomumojn al Oskar-premioj, inklude unu por Plejbonkvalita Filmo (rare por neangla-lingva filmo). Kinisto Sven Nykvist ricevis la Oskar-premio por Plejbonkvalita Kinarto, kaj Flustroj kaj krioj ricevis la premion Guldbagge por Plejbonkvalita Filmo kaj aliajn premiojn.