Fokovci

vilaĝo en Slovenio

Fokovci, hungare Úrdomb estas malgranda vilaĝo en Slovenio en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurske, en municipo de Moravske Toplice.

Municipo Moravske Toplice en Slovenio, kie Fokovci troviĝas

Bazaj informoj

redakti

Fokovci situas sur deklivoj, laŭ ĉefvojo Hungario-Murska Sobota.

Historio

redakti

Dum la hungara regado oni nombris en Úrdomb 103 domojn kaj 518 homojn. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj. Inter 1941-1945 denove apartenis al Hungario, ekde 1991 al Slovenio. En 1934, 1952, 1969, 1976 vilaĝaj festegoj okazis.

Fontoj

redakti
  • slovena Vikipedio
  • w.vasidigikonyvtar.hu
  • w.geopedia.si