Fondaĵo James Clerk Maxwell

La Fondaĵo James Clerk Maxwell (angle The James Clerk Maxwell Foundation) estas registrita skota karitata organizaĵo[1] kreita en 1977. Subtemante fizikon kaj matematikon, ĝi honoras unu el la plej grandaj fizikistoj, nome James Clerk Maxwell (1831–1879),[2] kaj ĝi laboras por pliigi la publikan konscion pri scienco. Ĝi enhavas malgrandan muzeon en la naskohejmo de Maxwell kiu estas posedo de la Fondaĵo.

Fondaĵo James Clerk Maxwell
karitata organizaĵo
Komenco 1977
Geografia situo 55° 57′ 19″ N, 3° 12′ 21″ U (mapo)55.9552115-3.2057056Koordinatoj: 55° 57′ 19″ N, 3° 12′ 21″ U (mapo)
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Situo Urbo Edinburgo
Fondaĵo James Clerk Maxwell (Britio)
Fondaĵo James Clerk Maxwell (Britio)
DEC
Fondaĵo James Clerk Maxwell
Fondaĵo James Clerk Maxwell
Map
Fondaĵo James Clerk Maxwell
vdr
Statuo de James Clerk Maxwell, George Street, Edinburgo.
Naskoloko de James Clerk Maxwell en 14 India Street, Edinburgo. Ĝi estas nuntempe hejmo de la Fondaĵo James Clerk Maxwell.

La Fondaĵo James Clerk Maxwell celas pliigi la publikan konscion pri la multaj sciencaj avancoj fare de Maxwell laŭlonge de sia vivo kaj fokusigi al ties gravo en la nuna mondo. Ĝi resumas la multajn plinovigajn teknikajn avancojn kaj montras, en la naskohejmo de Maxwell mem, la historio de la familio de Maxwell. La Fondaĵo atribuas stipendiojn kaj premiojn kaj subtenas matematikajn defiojn desegnitajn por kuraĝigi junajn studentojn studi kiel matematikistoj, sciencistoj kaj inĝenieroj por iĝi gravuloj en la morgaŭa mondo.

Notoj redakti

  1. "James Clerk Maxwell Foundation, Registered Charity no. SC015003". Office of the Scottish Charity Regulator. Alirita la 31an de marto 2020.
  2. "Einstein the greatest". BBC News. UK: BBC. 29a de novembro 1999. Alirita la 31an de marto 2020.