Fontoj de la hebrea teksto de la Biblio

La Fontoj de la hebrea teksto de la Biblio estas diversaj kaj estas klasifikleblaj laŭ la materia bazo sur kiu estas skribitaj kaj laŭ la formo de tiu materia bazo.

Laŭ la materialo de bazo:

  • papirusoj, aranĝitaj per la folioj el tigaj ŝeloj de la kanoj kaj preparita por ricevi skribaĵojn
  • pergamenoj, nome skribaĵoj sur tanita ŝafa ledo.

Laŭ la formo, la manuskriptoj povas esti:

  • rulaĵoj: la teksto estas skribata nur sur la rekto per horizontala, fluanta sur sinsekvaj linioj: por ĝin legi oni ĝin envolvas dekstren aŭ maldekstren. En la hebreaj sinagogoj ankoraŭ hodiaŭ la Torao estas legata el la rulaĵoj.
  • kodeksoj: similaj al la aktualaj libroj, ili estas sinsekve apogitaj nun sur la alian kaj skribitaj ambaŭflanke. Tiu sistemo de anstataŭo, ĉevale de la dua kun la tria jarcentoj, forigis la volvolibrojn. La kodekso estas pli manuzebla, pli facile konsultebla (oni ĝin legas sen bezono de du manoj, kaj ĝi restas malfermita senhelpbezona), la referencoj estas akireblaj per simpla numerado de la paĝoj, entenas pli da teksto ol la volvolibro ĉar skribita ambaŭflanke.

Sinsekvado de la versiojRedakti

Iuj esploristoj (Ulrich, Stipp kaj Tov) proponis la jenan hipotezon taksatan tute versimilan de aliaj esploristoj: “Kiam versioj-kopioj de la Biblio aŭ ties eroj estis kompletigitaj, ili estis konsideritaj aŭtoritataj kaj lanĉitaj al la publiko kun tia konsidero. Sed en la sinsekva periodo oni komencis manskribi kaj cirkuligi “eldonojn reviziitajn” produktitaj por anstataŭi la antaŭajn. La irado de ala nstataŭigo de sinsekvaj eldonoj estis nur parta, tiel ke la antaŭaj eldonoj daŭrigis ekzisti. En la antikva Izrael, la nova eldono kiu fariĝos la masora teksto (preskaŭ identa al tiu entenata en la Vulgato) kaj en la Peshitta (kaj septuaginto) anstataŭis la antaŭajn tekstojn ne ĉie. Tial la antaŭaj eldonoj daŭrigis esti uzataj en landoj necentraj, geografie kaj sociologie, kiel okazis por la Qumranaj tekstoj kaj la diversaj manuskriptoj kies greka traduko estis preparita en la antikva Egiptio. Tiuj, kiuj laŭ tiu teorio estus inter la unuaj eldonoj de la Biblio, kaj en la kazo de la manuskriptoj de Qumran, reirigas al la dua jarcento, a.K.[1], estus konservitaj ĉe posteŭuloj nur hazarde en la traduko de la Septuaginto kaj pere de la malkovroj en Qumran.

Ekzemplo de malsamaĵoj inter la masora teksto kaj tiu de Qumrana estas la ĉi-suba tabelo (Tov 2001) kiu informas pri la libro de Jesaja

Tipoj de malsamaĵoj inter 1QIsa  kaj Codex Leningradensis Nombro
Ortografio 107
Aldono de la kuniga waw 16
Malĉeesto de la kuniga waw 13
Artikoloj (aldono/forlaso) 4
Malsamaĵoj en la konsonantoj 10
Literoj malĉeestaj 5
Malsamaĵoj en la nombroj 14
Malsamaĵoj en pronomoj 6
Malsamaj gramatikaj formoj 24
Malsamaj propozicioj 9
Malsamaj vortoj 11
Vortoj forlasita 11
Vortoj aldonataj 6
Sekvencoj malsamaj 4

La kunliga waw utilas por unuigi vortojn, klaŭzojn aŭ frazojn,

Malsamaj versioj trovitaj en QumranRedakti

Inter la fontoj de la hebrea Biblio, la atestaĵoj pli antikvaj estas la Bibliaj manuskriptoj de Qumran, malkovritaj en 1947, kiuj entenas fragmentojn pli/malpli ampleksajn de la tekstoj de la hebrea[2] Biblio. Ĝenerale ili ampleksas periodon de tri cent jaroj ĉirkaŭ: ekde 250 a.K. al 68 p.K. La malkaŝiĝo de tiuj manuskriptoj reprezentis grandan arkeologian malkovron: antaŭ 1947, oni ne posedis manuskriptojn malpli antikvajn ol tiuj de la 9-a jarcento p.K.

La malabundo de hebreaj manuskriptoj ŝuldeblas al la absoluta respekto per kiuj estis traktitaj la volvolibroj: oni eliminis per detruo ĉiujn kiuj montris eĉ la malpli grandan difekton, siavice ŝulditan al la materia maljuniĝo. La kopiado estis, tamen, aranĝita per ekstrema zorgeco por realigi la transdonon de la teksto kiom plej eble fidindan

La Masora Teksto kiel standardaRedakti

En la stabila kaj definitiva fiksado de la biblia teksto fundamentis la laboro de la rabenoj diritaj Masoretoj. Ili aktivis ekde la 2-a jarcento a.K. al 1425 p.K., aparte florantaj en la 9-a jarcento, kun sidejoj en Tideriado, Jerusalemo kaj Babilono. Ili agadis en diversaj rivalaj skoloj, inter kiuj elstaris tiu de Tiberiado de Aaron Moses Ben Asher (+ ĉirkaŭ 960). La masoretoj elspezis grandajn energiojn por kompari la tekstojn de ĉiuj bibliaj manuskriptoj tiam konatajn por provi alveni al la unika teksto. La derivita versio estas dirata Teksto Masora (TM). La masoretoj enŝovis ankaŭ la vokalojn en la tekston ĉar la originaj tekstoj estis formitaj nur per la konsonantoj. Tiuj aldonaĵoj foje inokulis ankaŭ interpretojn pri la enhavo ĉar iuj vortoj akiras malsamajn signifojn laŭ la diversaj uzataj vokaloj.

La plej aŭtoritataj konsulteblaj atestaĵoj de la masoretaj produktaĵoj estas:

  • Kodekso de Alepo (A). Datita 925-930 p.K., ĝi estas la plej antikvaj inter la ekzistantaj kaj ankaŭ la plej ampleksa, kvankam ne kompleta (mankas, fakte, tute la Torao kaj diversaj ”Skriboj”), frukto ankaŭ tiu de la skolo de Aaron Ben Asher;
  • Codex Lenigradensis (b19A, L). Kiel aperas en la “kolofono” de la sama teksto, ĝi dateblas je 1008-1009 p.K. La aŭtoro Samuele Ben Giacobbe, deklaras ke mem ĝin kopiis el origina manuskripto de Aaron Ben Asher. Por siaj integreco, aŭtoritato kaj porkonsulta disponebleco, ĝi estis laŭjarcente la precipa referenco por la kompilo de la diversaj eldonoj kaj verkoj de la hebrea lingvo, manuskriptaj antaŭe poste presitaj. Nun ĝi estas konservita en la rusa urbo Sankt-Peterburgo (iama Leningrado), de kie la nomo).

Presitaj eldonoj de la Masora TekstoRedakti

En la moderna epoko multas la eldonoj de la TM.

  • La unua presa eldono de la sola Torao aperis en Bolonjo la 26-a de februaro 1482, provizitaj per vokaloj, akcentoj, Targum (arameaj tradukoj) kaj komentoj de Rashi. Eldonisto estis Abraham ben Hayyim de la Tintoruristoj, el Pesaro, imitante hispanan manuskripton.
  • Kune kun multaj partaj publikigaĵoj de libroj de la Biblio, la unua kun la tuta teksto estis presita en 1488 iniciate de judo Gherson Soncino (Italio).
  • La Biblio de Berlino estis presita en Breŝo en 1494. Temas pri revizio de la antaŭa de Soncino. Ĝi estis uzita de Lutero por la germanigo de la Malnova Testamento. Nune ĝi estas konservita en Berlino.
  • Jacob Ben Hayyim Ibn Adonijah kolektis vastegan nombron da manuskriptoj, laŭ kriterioj de ni ne tute konataj, kaj el ĝi oni devenigis la duan eldonon de la Biblio Bomberg (Venecio - 1524-25); la unua eldono de 1515-7 estis rifuzita de rabenoj. Ĝi riĉiĝis per notoj kaj komentoj. Tiu verko estis ĝenerale tksata kiel Textus Receptus de la Masoro.
  • Benjamin Kennicott (1776, Oksfordo), represita poste iniciate de Johann Bernard de Rossi (1784-8).
  • Meir Letteris (1852, 1862).
  • Seligman Baer kaj Franz Delitszch, 1869-1895.
  • C.D. Ginsburg (1894; 1908-1926).
  • Umberto Cassuto (1953, editoris Biblion bazitan sur la ‘Ginsburga’ sed reviziita sur A (kiun persone li esploris), L kaj aliaj manuskriptoj.
  • Norman Snaith (1958).
  • Koren (1966).
  • La Hebrea Biblio Stutgarta (BHS=BH4) estas revizio de la BH3, kaj do bazita sur L. Post ĝi, kaj kondiĉitaj de ĝi, postvenis aliaj tri eldonoj (1977, 1983, 1990). Ankaŭ ĝi funkciis kiel 'Tekstus receptus' por diversaj eldonoj kaj tradukoj de la Unua Testamento.
  • Aron Dotan (1974, 2001).
  • Mordechai Breuer (1977-1982).
  • La Hebrea Biblio Kvina (BHQ), realigita de teamo de 20 kunlaborantoj, estas serio ankoraŭ ne finita (ĝis nun oni publikigis nur Megillot 2004). Ĝi startas el la konsideroj ke rilate iujn partojn de la Biblio ekzistas versioj pli antikvaj sed ne hebreaj.
  • Meritas atenton, fine, la ambicia eldonprojekto: nome The Hebrew University Bible Project (HUB). Ĝi celas esti la “editio maior (la fonta teksto), entananta nome ĉiujn la antikvajn hebreajn atestaĵojn, ĉiujn versiojn (ofte pli antikvajn ol la hebreaj atestaĵoj), ĉiujn citaĵojn rabenajn aŭ alifontajn, eksplikojn kaj notojn. Referenca kodekso estas tiu de Alepo. Ĝis nun oni publikigis Jesajan (1995), Jeremion (1997), Jeĥezkel (2004).

NotojRedakti

  1. Frank Moore Cross, Qumran and the history of the Biblical text, p. 201
  2. Ne nur de la hebrea Biblio, tamen. Fakte, inter la fragmentoj troviĝas ankaŭ eroj de Qohelet (4Q109, 4Q110), hebrelingva libro, kanona por la kristanoj kaj ne por la hebreoj.

BibliografioRedakti

  • Emanuel Tov, Textual Criticism of the Hebrew Bible, 2001, Uitgeverij Van Gorcum, The Netherlands
  • Florentino García Martínez, The Dead Sea Scrolls Translated, 1996, Brill-Eerdmans, Leiden-Grand Rapids
  • Jucci Elio, I manoscritti ebraici di Qumran: A che punto siamo?, Istituto Lombardo (Rend. Lett.), 1995, [1][rompita ligilo]

Voĉoj kunrelatajRedakti