Rudolf Kittel (28-a de marto 1853, Eningen, Württemberg20-a de oktobro 1929, Leipzig) estis germana Espkoristo-ekzegezisto de la Malnova Testamento. Lia referenca kredo estis protestantismo pri kiu magistriĝis ĉe Universitato de Tubingeno.

Rudolf Kittel
Persona informo
Naskiĝo 28-an de marto 1853 (1853-03-28)
en Eningen unter Achalm
Morto 20-an de oktobro 1929 (1929-10-20) (76-jaraĝa)
en Leipzig
Tombo Südfriedhof Leipzig
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Tubingeno
Okupo
Okupo teologo • universitata instruisto
vdr

Kittel sude prepariĝis ĉe Universitato de Tubingeno; fariĝis profesoro pri la Malnova Testamento ĉe la universitato de Vroclavo kaj Leipzig kie science analizis valide deĉifris la laterojn de Amarna arĥivo kaj la kodekson de Hamurabi[1] kaj samtempe rekonstruis la tekstojn originajn de komentarioj kaj rakontoj de la aktiva Izraelo. Sed li nomo estas ligita precipe al la kritika eldono de la teksto de la hebrelingva Biblio, kies publikigis, inter la jaroj 1853 - 1929, diversajn eldonojn en kiuj unu plibonigis kaj korektis la antaŭajn, konata per Biblia Hebraica (BH), pli konata kiel Biblia Hebraica Kittel, (BHK), kiu jam fariĝis standarta teksto.[2]. Tiu biblia hebrelingva teksto ekde tiam fakte funkcias kiel firma kontrola punkto de multaj versioj al la modernaj lingvoj ĉar la antaŭ reirigas al 1524.

Literaturaj verkoj de Rudolf Kittel redakti

  • Geschichte der Hebräer, 2 volumes, 1888-1892.
  • Biblia Hebraica (BHK), 1909. (Old Testament).
  • Die Alttestamentliche Wissenschaft in ihren wichtigsten Ergebnissen mit Berücksichtigung des Religionsunterrichts, 1910.
  • Die Alttestamentliche Wissenschaft in ihren wichtigsten Ergebnissen dargestellt, 1917.
  • Die Religion des Volkes Israel, 1921.
  • Geschichte des Volkes Israel, 1923.
  • Gestalten und Gedanken in Israel, 1925.

Notoj redakti

  1. Nome la kodekso de la Kodo de Hamurabi.
  2. Alia eldono de la hebrea biblia teksto, publikigita postmorte en 1937, kunlabore kun Paul Kahle, estis bazita sur la masora Kodekso de Leningrado.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • [1] informoj pri la verkoj de Kittel.
  • [2] Pluaj talilingvaj informoj pri la Biblia Hebraica Kittel, BHK