Fort-Louis

komunumo en Alzaco

Fort-Louis [fo:rLŬI:] estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Bas-Rhin, en la historia kultura regiono Alzaco kaj la nuna administra regiono Grand Est ("Granda Oriento"). Fine de 2021 en la komunumo vivis 287 loĝantoj.

Fort-Louis
komunumo
la administrejo
la administrejo
la administrejo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Grand Est
Departemento Bas-Rhin
Historia regiono Alzaco
INSEE kodo 67142 [+]
Poŝtkodo 67480
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 287  (2021) [+]
Loĝdenso 23 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 48′ N, 8° 3′ O (mapo)48.8013888888898.0563888888889Koordinatoj: 48° 48′ N, 8° 3′ O (mapo) [+]
Alto 119 m [+]
Areo 12,31 km² (1 231 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fort-Louis (Bas-Rhin)
Fort-Louis (Bas-Rhin)
DEC
Fort-Louis
Fort-Louis
Situo de Fort-Louis
Fort-Louis (Francio)
Fort-Louis (Francio)
DEC
Fort-Louis
Fort-Louis
Situo de Fort-Louis

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fort-Louis (Bas-Rhin) [+]
vdr

En 1686, reĝo Ludoviko la 14-a de Francio ordonis konstrui fortikaĵon en malalta Alzaco, ĝuste ĉe la limo kun la margraflando Badeno. Ĝi estis konstruita ekde 1687 ene de dek jaroj sur insulo de la tiam ankoraŭ ne reguligita Rejno laŭ planoj de Sébastien Le Prestre de Vauban kaj la fortikaĵa inĝeniero Jacques Tarade. La mezepoka palatinato en Haguenau, ĉirkaŭ dudek kilometrojn fore, estis komplete malkonstruita kaj la uzeblaj ŝtonoj estis uzataj por konstrui la novan fortikaĵon ĉe la Rejno.

Du aldonaj fortikaĵoj estis konstruitaj sur la orienta bordo de la Rejno, fortikaĵo Alsace sur teritorio de Alzaco kaj fortikaĵo Marquisat sur teritorio de la margraflando Badeno. Sude de la ĉefa fortikaĵo nomata Fort Carré, nova komunumo Fort-Louis kreiĝis laŭ plano de la regula strata krado sur la insulo, kies setladon antaŭenigis la reĝo kun privilegioj. La fortikaĵo Marquisat devis esti forlasita provizore post la traktato de Rijswijk en 1697, kaj finfine definitive post la traktato de Rastatt de 1714. La ĉefa fortikaĵo estis atakita en 1793 en la Unua Koalicia Milito kaj plue detruita en 1815-18.

La fortikaĵo kaj komunumo estis sur la maldekstra bordo de la Rejno de kiam la rivero estis rektigita en la 19-a jarcento. Restaĵoj de la fortikaĵo ankoraŭ videblas hodiaŭ.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

 
kastelo de 1835
 
la loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj