Fuorto Assiniboine

(Alidirektita el Fort Assiniboine)
Por la samnoma loko en Montano, Usono, vidu Fort Assiniboine.

Fuorto Assiniboine estas historia komercposteno de la Kompanio de la Hudsona Golfo, lokita en Kanado en la provinco Alberto. Ĝi troviĝas nordokcidente de Edmontono, ĉe la bordo de la rivero Atabasko kaj proksime al aŭtovojo.

Tie kie estis la fuorto nun estas Fort Assiniboine, vilaĝo de proksimume 200 loĝantoj. La vilaĝeto malnovtempe estis haltejo sur la vojo al Klondike. Ĝia nomo devenas de la tribo Assiniboine.